JÁNOS Pál [ja:noŝ] estis rumanuja hungara muzeologo kaj etnografo naskita la 4-an de junio 1921 en Csíkdánfalva kaj mortinta la 3-an de majo 2018.

Pál János
Persona informo
Naskiĝo 4-an de junio 1921 (1921-06-04)
en Dănești
Morto 8-an de majo 2018 (2018-05-08) (96-jaraĝa)
Lingvoj rumanahungara
Ŝtataneco Rumanio
Okupo
Okupo muzeologo
vdr

Biografio redakti

Pál János finis siajn studojn en sia naskiĝvilaĝo kaj en Miercurea Ciuc. Li havigis diplomon de bazlerneja instruisto en la porinstruista mezlernejo de Marosvásárhely (1941). Li instruis en Jobbágytelke, Csíkdánfalva kaj Gyergyóremete; ekde 1949 li estis instruisto, pli poste direktoro en la Porinstruista Mezlernejo de Miercuera Ciuc. Ekde 1952 li estis lernejinspektisto, ekde 1959 muzeologo, ekde 1964 ĝis sia pensiuliĝo en 1981 direktoro de loka muzeo. Intertempe li havigis diplomon pri la hungaraj lingvo kaj literaturo en la Universitato Babeş–Bolyai.

Premioj, distingoj redakti

  • 1994 - Premio Landa ASTRA pro lia muzea agado.

Verkoj redakti

  • Csíki szőttes szoknya, rokolya (1970),
  • Lăzi de zestre din CiucCsíki írott szuszékok (1971),
  • Adalékok a XVIII–XIX. századi csíki népviselethez (1971),
  • Cultura Jigodin, o cultură cu ceramica murală (kun Petre Roman kaj Horváth Csaba, 1973),
  • Csíkból előkerült alakos kályhacsempék (kun István Pál Demény kaj Tibor Kristó, 1980).
  • Schmur verzierte Keramik Süsosteuropas (kunulaŭtoro) ?
  • Nagy Imre-fametszetek albumeto, red., (Csíkszereda 1978)
  • Nagy Imre: Följegyzések, en aldonaĵo de la libro kun Simó György listo de donacoj kaj de la heredaĵo de pentristo (1979).

Fontoj redakti