Péter Perényi

PERÉNYI Péter (pere:nji) estis hungara krongardisto, vojvodo de Transilvanio naskita en 1502 kaj mortinta en januaro de 1548. Li estis pli juna frato de episkopo Ferenc Perényi. Lia patro estis Imre Perényi (palatino)

Péter Perényi
Perényi Péter.jpg
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1501 (1501-11-30)
en nekonata valoro
Morto 31-an de decembro 1547 (1547-12-31) (46-jara)
Ŝtataneco Hungario [#]
Partio politician before the emergence of political parties [#]
Subskribo Péter Perényi
Familio
Patro Imre Perényi [#]
Gefratoj Ferenc Perényi [#]
Infanoj Gábor Perényi [#]
Parencoj Dorottya Kanizsai [#]
Profesio
Okupo politikisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Péter Perényi estis en 1519 ĉefkapitano de Temeŝvaro, samjare krongardisto. Li ĉeestis en la batalo de Mohács en 1526. Unue li estis adepto de reĝo Johano la 1-a (Hungario). En 1526 li estis vojvodo de Transilvanio kaj ĉefprefekto de departemento Abaúj. Je la fino de 1527 li transiris al reĝo Ferdinando la 1-a kaj la hungaran kronon transdonis al li. Rekompense li ricevis Sárospatak kaj la havaĵojn de episkopeco de Eger. En 1529 li denove fariĝis adepto de Johano la 1-a, de 1540 li denove trairis al Ferdinando, kiu nomumis li reĝa kanceliero. En 1542 pro suspekto pri komploto la reĝo arestigis lin kaj tenis lin en kaptiteco ĝis sia morto. Péter Perényi estis fervora disvastiganto de la reformita religio en siaj bienoj.

FontoRedakti