Dorottya Kanizsai [dorotja kaniĵai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kanizsai Dorottya estis hungara nobelo.

Dorottya Kanizsai
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1489 (1489-11-30)
en nekonata valoro
Morto 30-an de novembro 1531 (1531-11-30) (42-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Familio
Edz(in)o Imre Perényi • Péter Geréb
Parencoj Péter Perényi
Ferenc Perényi
Okupo
Okupo aristokrato
vdr
Blazono de Dorottya Kanizsai
Pentraĵo de Soma Orlai Petrics:Dorottya Kanizsai post Batalo de Mohács

Pri naskiĝo kaj morto de Dorottya Kanizsai [1] oni konas nenion, tamen ŝi apartenas al la famaj hungaraj virinoj. Ŝi naskiĝis en la 15-a jarcento kaj ŝi mortis en la sekva jarcento. Dokumento lastfoje mencias ŝin en 1532.

Biografio redakti

Patro de Dorottya Kanizsai estis departementestro, tial laŭ la kutimoj ŝi estis alte edukita hejme. Pro vidviniĝo ŝi dufoje edziniĝis, ambaŭ edzoj estis palatinoj. La pli fama estis la dua edzo Imre Perényi (palatino). Ŝi donis konsilojn eĉ al la reĝo. Ŝia hejmo estis signifa edukejo de altrangaj nobelaj fraŭlinoj, ĉar tiam ne funkciis lernejoj por virinoj. Post la dua vidviniĝo (1519) ŝi okupiĝis precipe pri malriĉuloj. En 1526 post la malvenka batalo ŝi vokis 400 servutulojn, kiuj entombigis la mortintojn.

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti