Pórtugos estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Granada, sude de Hispanio. Ĝi estas sur la centra parto de la komarko de la Alpujarra Granada. Limas kun la municipoj Trevélez, Busquístar, La Taha, Capileira kaj Almegíjar (pro malgranda enklavo). Granda parto de ĝia municipa teritorio estas en la Nacia Parko de Sierra Nevada kaj en la Historia Loko de la Alpujarra. Estas krome la elitejo de la Mezepoka Vojo de la Alpujarra. En 2018 estis 389 loĝantoj.[1]

Pórtugos
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 18415
Demografio
Loĝantaro 388  (2023) [+]
Loĝdenso 18 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 57′ N, 3° 19′ U (mapo)36.942222222222-3.3102777777778Koordinatoj: 36° 57′ N, 3° 19′ U (mapo) [+]
Alto 1 303 m [+]
Areo 21 km² (2 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Pórtugos (Hispanio)
Pórtugos (Hispanio)
DEC
Pórtugos
Pórtugos
Situo de Pórtugos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pórtugos [+]
vdr
Situo de Pórtugos en la provinco Granada.

La deveno de Pórtugos kiel urba kerno datas de la epoko de la Romia Imperio, ĉar la nomo havas klaran latinan radikon el la vorto "Portus", kiu indikas «pasejo». Dum la nazaria epoko apartenis al la taha de Ferreyra kaj post la kristanigo devis esti reloĝata, post la forpelo de la moriskoj. Iam estis kastelo mezepoka detruita en la 16a jarcento, el kiu tute malaperis la restoj.

Notoj redakti

  1. ine.es (1a de januaro 2018). «Población de Pórtugos». Alirita la 30an de januaro 2020.