PA-RISC estas tipo de mikroprocesoro uzata en laborstacioj de la kompanio Hewlett-Packard. Tiu teĥnologio estis enkondukita la 26-an de februaro 1986.

PA-RISC
komputa platformo • instrukciara arkitekturo vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Lando Usono
vdr
Procesoro HP PA-RISC 7150 (1995)

Priskribo redakti

Ĝia nomo devenas de la speco de arĥitekturo elektita: RISC (angle reduced instruction set computer, "reduktita instrukciara komputado"), kaj PA signifas Precision-Architecture.

Arĥitekturo PA-RISC estas la rezulto de esplorado pri la evoluo de la unua 32-bita procesoro en la mondo, nome Focus. Tiu arĥitekturo ofertas kompletan aron da instrukcioj por optimumigi la administradon de la instrukcivico dum kompilado. Ĝi tiel povas esti konsiderata kiel la unua aliro al VLIW (angle Very long instruction word, "tre longa komanda vorto") kaj poste, al arĥitekturo EPIC (angle Explicitly parallel instruction computing) proponita en Itanium de Intel.

PA-RISC estis procesoro intencita anstataŭigi la malnovajn 16-bitajn generaciojn sur serviloj de la serio HP 3000 same kiel la procesorojn de tipo Motorola 680x0 sur laborstacioj kaj serviloj HP Unix. Ĝi estas en perfekta sinsekvo de RISC-procesoroj.

Modeloj redakti

Unu el la teĥnologioj uzataj en versio de PA-RISC, nome PA-7100, celas akceli prilaboradon por plurmediaj aplikaĵoj kaj konsistigas skizon de tio, kion Intel faros poste per sia teĥnologio MMX (angle MultiMedia eXtensions).

La lasta procesoro en tiu sinsekvo estas PA-8900, aperinta en 2005[1].

Referencoj redakti

  1. PA-RISC Architecture. openpa.net. Alirita 24 februaro 2022.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo PA-RISC en la franca Vikipedio.