Laborstacio (angle workstation) estas komplekso de aparataraj kaj programaraj iloj, destinitaj por solvado de certa aro da taskoj.

Sun SPARCstation 1+ kun 25 MHz-a RISC-procesilo, komenco de la 1990-aj jaroj
Xerox Alto iĝis en 1973 la unua komputilo, kiu estis uzanta grafikan uzantinterfacon kun manipulilo «muso» kaj eterreton

Laborstacio kiel laborloko de profesiulo estas komputilokomputila terminalo (enigiloj kaj eligiloj, diskretaj kaj ofte distancitaj disde la administra komputilo) kaj kompleto da necesa programaro, laŭbezone provizataj per helpa ilaro: presilo, ekstera datumdeponilo (magneta bendo, disketo, optika disko), strekkodskanilo kaj cetero[1].

En Sovetunio ekzistis simila termino: aŭtomatigita laborloko (ruse автоматизированное рабочее место, АРМ); ĝia senco estis malpli vasta[1].

Per la termino «laborstacio» oni indikas ankaŭ senmovan komputilon en loka reto rilate al servilo. (En lokaj retoj komputiloj estas klasifikataj je laborstacioj kaj serviloj. Ĉe laborstacioj la uzantoj solvas aplikajn taskojn [laboras en datumbazoj, kreas dokumentojn, faras kalkulojn, ludas]. Servilo priservas la reton kaj provizas siajn risurcojn al ĉiuj retnodoj, en tiu nombro al la laborstacioj.)

Indicoj de konfiguroj

redakti

Ekzistas sufiĉe stabilaj indicoj de konfiguroj de laborstacioj destinitaj por certaj taskoj, kaj tio ebligas dividi ilin je profesiaj subklasoj:

Ĉiu tia subklaso povas havi siajn ĥarakterizajn ecojn kaj unikajn erojn, tiuj estas (enkrampe estas ekzemploj de uzado): granda ekrano aŭ kelkaj ekranoj (aŭtomatigita projektado, geografiaj informsistemoj, borso), rapide funkcianta vidkarto (kino, animacio, komputilaj ludoj), ampleksaj datumdeponiloj (fotogrametrio, animacio), profesia skanilo (fotarto), protektita komputilujo (armeo, uzado en ekstremaj kondiĉoj) kaj aliaj.

Vidu ankaŭ

redakti

Komputeko (prikomputila terminokolekto)

Eksteraj ligiloj

redakti

Polsson, Ken. Chronology of Workstation Computers (angle) (2015-05-14). Arkivita el la originalo je 2018-09-24. Alirita 2016-08-22.

Referencoj

redakti
  1. 1,0 1,1 Dictionary of Computing. Oxford University Press.