VLIW

1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 9 okt. 2022.

VLIW - (mallongigo de angla Very Long Instruction Word - tre longa komanda vorto) estas procesora arkitekturo (ankaŭ konata kiel EPIC). La arkitekturo estas uzata en procesoroj Crusoe kaj Efficeon fare de firmao Transmeta, Itanium kaj Itanium 2 fare de Intel, E2K (Elbrus) fare de MCST. La VLIW-procesoroj uzas tre longan komandan vorton, en kiu estas pakitaj kelkaj sendependaj programoj. Ekz. en Crusoe ĉiu vorto, nomata molekulo, konsistas el kvar atom-komandoj plenumataj dum unu takto.