Crusoe - familio de procesoroj far firmao Transmeta. Unuaj procesoroj el la familio estis anoncitaj 19 januaro de 2000 j. Ĉiuj procesoroj havas VLIW-arkitekturon. Sed grava diferenco de aliaj VLIW-procesoroj estas uzo de Code Morphing Software. La lasta permesas lasi feran[Kontrolenda lingvaĵo] x86 Instruction Translation, kaj uzi programaron. Tio signifas, ke elekton de programoj por paralela plenumo faras ne mem procesoro, sed speciala kompililo. Alivorte, transformado de kodo de programo okazas ne dum ĝia plenumo, sed pli frue, dum kompilado. Rezulte, procesoro estas multe pli simpla kaj pli malgranda, kaj pli energiŝpara. Code Morphing estas realigita program-aparate, kio signifas, ke Crusoe estas malapartiga unuo de feraj kaj programaj teknologioj. Tavolo de Code Morphing estas nevidebla por operaciumo kaj aliaj programoj kaj programa parto estas konservata en speciala ROM-memoro. Post elektroŝalto la programa parto de Code Morphing estas lanĉita unua, antaŭ BIOS kaj operaciumo. Dank'al la teknologioj procesoroj Crusoe povas emuli praktike ajnan procesoron (ekz Java-procesoron). La trajton uzis firmao AMD, kiu kun Transmeta projektis emulilon de 64-bita procesoro Hammer (arkitekturo AMD64). Ĉiuj procesoroj estas projektitaj laŭ principo system-on-chip. La procesoroj estas destinataj por tekokomputiloj kaj aliaj komputilaj sistemoj por kiuj plej gravas ŝpareco de energio. En 2001 j firmaoj RLX Technologies, Rebel, FiberCycle Networks kaj Amphus prezentis energiŝparajn servilojn surbaze de procesoroj Crusoe.

Procesoro Crusoe 5800


Crusoe-procesoroj redakti

La procesorojn produktas firmaoj IBM kaj TSMC

  • TM3120 - frekvenco 333 - 400 MHz, staplo L1 estas 96 KB, areo de kristalo 77 mm2, tensio de kerno 1,5 V. En la kernon estas integritaj kontrolilo de buso PCI kaj kontrolilo de ĉefmemorbuso SDRM. La procesoro estas produktata de firmao IBM (en urbo Vermonto) laŭ teknologio 0,22 mkm.
  • TM5400 - frekvenco 500 - 700 MHz, staplo L1 128 KB, staplo L2 256 KB, areo de kristalo estas 73 mm2, tensio de kerno 1,1 - 1,65 V depende de reĝimo de laboro, regata de LongRun. En la kernon estas integritaj kontroliloj de buso PCI, ĉefmemorbusoj SDRAM kaj DDR RAM. La procesoro estas produktata de firmao IBM (en urbo Vermonto) laŭ teknologio 0,18 mkm.
  • TM5500
  • TM5600 - laŭ 0,13 mkm teknologio.
  • TM5800 - frekvenco pli ol 1 GHz, 1,3 V, varmoproduktado 6 W, la procesoro havas integritan ĉifrilon de normoj DES, DES-X, Triple-DES, AES kaj specialan staplon por ĉifritaj datenoj.
  • TM6000 - frekvenco 1 GHz, fabrikata laŭ teknologio 0,13 mkm,