PadelŝipoPadelvaporŝipo estas ŝipo kiu estas propulsata per padelrado.

Padelŝipo en la haveno de Hamburgo

Padelŝipoj ekestis en la komenco de la 19-a jarcento pro la veno de la vapormaŝino. Ekzistas du tipoj: la unua tipo havas ŝipmeze je babordo kaj tribordo padelradon; la alia tipo havas ununuran padelradon je la pobo. Usonaj padelŝipoj plejofte havas padelradon je la pobo; Eŭropaj plejofte ambaŭflanke.

Kontraŭe al ŝiphelico la padelradoj malhelpas la alkajiĝon kaj la (mal)ŝarĝadon pro kio tiu ŝiptipo fariĝis ekskutima. Ankaŭ la padelŝipoj estas malpli taŭgaj en la marmezo: ĉar la padelradoj pro la ondoj alterne pli profundaj, aŭ malpli profundaj kuŝas en la akvo. Pro tio la ŝipo havas ŝanceliĝan (2 radoj) aŭ skuan (1 rado) propulson.

Ŝiphelicoj ankaŭ estas pli efikaj, antaŭ ĉio dum alta rapideco En malprofunda akvo kun sablobenkoj, kiel en la Misisipio, helico estas pli damaĝebla ol padelrado.

Fotaro redakti