Paket Radio estas metodo transigi datojn en amatora radio kaj en CB-radio. La datoj estas senditaj kiel "paketoj" kun maksimume po 255 bajtoj. Longa mesaĝo estas distranĉita en paketojn. Datoj kutime estas tekstoj, sed ankaŭ simplaj bildoj povas esti sendataj.

Ĉiu paketo estas identigita per

  • sendanto
  • celo, ricevanto
  • sinsekva numero

Je la ricevanto ĉiuj paketoj, kiuj estis distranĉitaj je la sendanto, estas denove kunmetitaj sinsekve laŭ la paketa numero. Se paketo mankas aŭ enhavas eraron, la ricevanta stacio aŭtomate postulas ripeton, eble plurfoje, ĝis la ricevo estas sen eraro.

La sendado okazas je VHF kaj UHF-bendoj. Inter sendanto kaj ricevanto povas esti ripetiloj, en ĉi tiu kazo nomitaj digipiteroj, kiuj transdonas kaj amplifas la signalon. Ekzistas retoj de digipiteroj en Eŭropo, Usono, Azio. Tiuj estas interkonektitaj, tiel ke oni povas mondskale komuniki. Inteligentaj retaj nodoj decidas mem, per kiu vojo paketo estu sendita optimale.

diversaj uzmodoj redakti

rekta konekto redakti

Konektoj okazas rekte inter du amatoraj stacioj. La sendanto enmetas la voksignon de la ricevanto, aldonante ties hejman digipiteron.

konverso redakti

Ankaŭ ekzistas kontaktoj en konvers-modo. Tie oni uzas numerigitajn kanalojn. Por Esperanto estis proponita kanalo 1887. Pli vigla kanalo estas la ĝenerala konvers-kanalo numero 000, en kiu ofte multaj uzantoj konversacias en diversaj lingvoj.

rubrikoj redakti

Tria metodo estas la uzo de rubrikoj. Ekzistas pli ol cent rubrikoj, ekzemple

  • antenoj
  • diplomoj
  • DX
  • lokaj grupoj
  • ESPERANT

Oni povas sendi mesaĝojn al difinita rubriko mondskale. Je la ricevanto inteligenta softvaro indikas tuj post enŝalto, en kiuj de la rubrikoj markitaj de li, estas novaj interesaj mesaĝoj. La softvaro listigas ilin. Kompare al Yahoo-grupoj, kie oni devas mem alpuŝi komplike ĉiujn grupojn kaj kontroli, ĉu enestas interesaj novaj mesaĝoj, tio estas pli komforta.

vivtempo de mesaĝoj redakti

Alia avantaĝo kompare al interreto: limigita vivtempo de mesaĝoj. Tio evitas la senfinan kreskon de datumaroj. Ĉiu mesaĝo en rubrikoj ricevas limigitan vivtempon, aŭ indikita de la sendanto, aŭ la sistemo fiksas aŭtomate taŭgan vivtempon.

Ekzemploj por taŭgaj vivtempoj:

  • se vi anoncas renkontiĝon dum venonta monato, vi fiksos vivtempon de 50 tagoj.
  • La rubriko antenoj ricevos aŭtomate (se ne indikita pli mallonga de la sendanto) senfinan vivtempon (indiko: 0).

bezonataj aparatoj redakti

Oni uzas la kutimajn sendricevilojn kaj antenojn. Aldone oni bezonas modemon kaj komputilon kun speciala softvaro.

alireblo per la interreto redakti

Radioamatoroj, kiuj ne povas atingi la paket-reton per sendilo, povas atingi ĝin per la interreto.

Alarm redakti

En la komando-linio vi trovas simbolon de sonorilo, en flava. Tio estas la funkcio Alerms. Alklaku ĝin. Vi povas nun enmeti ĉiujn voksignojn de al vi konataj amikoj. Kiam enŝaltas iu de ili, tiu aperas en aldona ekrano.

Enmetu ankaŭ vian propran voksignojn. En la aldona ekrano tial vi mem ankaŭ aperas. Vi per tio rimarkas, se eble vi estas "busy", ĉar vi ion fuŝe aranĝis, ekzemple vi ne permesis pli ol unu konekton �aŭ alia.