Palaco Bechtolsheim
La Palaco Bechtolsheim (germane: Palais Bechtolsheim) troviĝas en Eisenach, Germanio, sur la placo Jakobsplan. La placo nomiĝas laŭ la Kirko Sankta Jakobo detruita en 1636 incendie.
Palaco Bechtolsheim | |||
---|---|---|---|
palaco | |||
Lando | Germanio vd | ||
Situo | Eisenach | ||
Situo | |||
Geografia situo | 50° 58′ 36″ N, 10° 19′ 1″ O (mapo)50.976710.3169Koordinatoj: 50° 58′ 36″ N, 10° 19′ 1″ O (mapo) | ||
| |||
Historio redakti
Jam antaŭ la 1780-aj jaroj estis konstruaĵoj tie ĉi. Tiam la loko alikonstruitis en komplekson kun tri aloj, kiu estis tre moderna apartenante en malfrubaroka periodo stile jam al klasikismo. Detruitis la norda alo en la kuro de la tempo. La internaĵoj ankaŭ perdiĝis.
Meze de la placo videblas monumento en honoro de al urba patrono Sankta Georgo. Ĝin faris en 1939 Erich Windbichler.
Uzoj redakti
La palaco troviĝas ĉe al okcidenta flanko. Nomdonanto estis certa Barono von Mauchenheim genannt von Bechtolsheim. Li estis vickanceliero en Vajmaro de lia duka moŝto Karolo Aŭgusto. Sekve ankaŭ Goeto ofte gastis tie ĉi. Akiris la tuton en la 19-a jarcento la entreprenisto Streiber. Post 1933 ĝi servis ankaŭ kiel sidejo de la loka Sturmabteilung-organizo. Nuntempe estas ĝi administradejo.
Literaturo redakti
Ralf-Peter Pinkwart: Klassizistische Architektur in Eisenach. Eisenacher Jahrbuch 1994/95, Marburg 1995, p. 87–89.