Pallonji Shapoorji MISTRY (la 1-an de junio 1929 – la 28-an de junio 2022) estis barat-devena irlanda miliardulo kaj entreprenisto. Kiel konstrua magnato, li estis prezidanto de Shapoorji Pallonji Group. Li estis la plej riĉa homo en Irlando.

Pallonji Mistry
Persona informo
Naskiĝo 1-an de junio 1929 (1929-06-01)
en Mumbajo
Morto 28-an de junio 2022 (2022-06-28) (93-jaraĝa)
en Mumbajo
Loĝloko Malabar Hill
Ŝtataneco BaratoIrlando • Brita Hindio • Dominio de Barato
Alma mater Imperia Kolegio Londona
Familio
Edz(in)o Pat Perin Dubash
Infanoj Cyrus Pallonji Mistry • Aloo Mistry
Okupo
Okupo entreprenisto • entreprenisto
vdr

Laŭ Forbes, lia riĉaĵo estis 14.4 miliardoj da usonaj dolaroj en oktobro 2019 kaj laŭ Bloomberg Miliardula Indekso, lia riĉeco estis taksita je 29 miliardoj da usonaj dolaroj je la tempo de lia morto. Li estis la plej granda individua akciulo (je 18.4%) en la plej granda privata grupo de Barato, Tata. Li estis la plej riĉa irlanda miliardulo ĉe la tempo de lia morto kaj 143-a de la mondo plej riĉa persono.