Palmtop 200LX estas nomo de unu el pioniraj poŝkomputiloj far firmao Hewlett-Packard. La aparato apartenas al speco de klavaraj poŝkomputiloj. Malgraŭ sia malgranda dimensio ĝi estas vera IBM PC-kongrua komputilo.

Palmtop 200LX
modelo vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Antaŭulo HP 100LX
Lando Usono
vdr

Teknika priskribo de Palmtop 200LX redakti

  • procesoro - Intel 80c186 kun frekvenco 7.91 MHz;
  • 1 aŭ 2 MB da ĉefmemoro;
  • 3 MB da ROM;
  • ekrano estas simila al CGA (640*420), kia povas prezenti 80 simbolojn por 25 linioj aŭ 64 por 18, aŭ 40 por 16;
  • interfacoj - RS-232 kaj IrDA;
  • operaciumo - MS-DOS 5.0;
  • klavaro - kongrua al QWERTY + aldonaj klavoj;
  • elektrizo - 2 baterioj, dimensio AAA (labortempo proksimume 60 horoj);

La poŝkomputilo povas rekte printi per printiloj HP LaserJet, Epson FX-80, IBM Pro Printer kaj kongruaj al ili.

Interesa trajto de la aparato estas ĝia eblo esti komutata al poŝtelefono Nokia 2110 per kiu, Palmtop 200LX estas ligita kun interreto.