Palokka estas areo en norda Jyväskylä. Ĝis 2008 ĝi apartenis al Kampara komunumo de Jyväskylä. Suur-Palokka ("Grandpalokka") inkludas urboparton Palokka kaj najbarajn loĝareojn kaj kampojn kaj havas proksimume 14 000 loĝantojn, kaj la loĝantaro kreskas rapide. Palokka situas ĉe la lagobordoj de Palokkajärvi, Tuomiojärvi kaj Alvajärvi. Sude najbaras la urboparto Mannila. Urbaj loĝareoj en Palokka estas ekzemple Ritoniemi, Pappilanvuori, Nuutti, Haukkamäki, Kirri, Heikkilä, Ollila kaj Piilola. Kamparaj vilaĝoj en Palokka estas ekzemple Puuppola, Matinmäki kaj Tanttila. En Palokka situas Palokankeskus ("centro de Palokka"), kie situas ekzemple Prisma kaj Citymarket. Tie aĉetas aferojn ankaŭ multaj aliaj homoj ol palokkaanoj. Antaŭe ekzistis setlejo Palokka, sed poste jam multaj jaroj antaŭ la area ligilo, kie Palokka fariĝis parto de urbo, la setlejo Palokka kaj urba setlejo de Jyväskylä kreskis do, ke setlejo Palokka ŝanĝis parto de setlejo Jyväskylä. En Palokka situas ekzemple biblioteko, lernejoj, kirko kaj manĝobutikoj ankaŭ alie ol en Palokankeskus.

Palokka
district of Jyväskylä
Administrado
Statuso urboparto
Lando  Finnlando
Komunumo Jyväskylä
Demografio
Loĝantaro proksimume 14 000
Geografio
Geografia situo 62° 17′ N, 25° 44′ O (mapo)62.289449225.7368016Koordinatoj: 62° 17′ N, 25° 44′ O (mapo) [+]
Palokka (Finnlando)
Palokka (Finnlando)
DEC
Palokka
Palokka
Situo de Palokka

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Palokka [+]
vdr
la imprese granda publika biblioteko
ŝtonoj en la loka lago Palokkajärvi