En la scienca esplorado de sonĝoj la termino Palp-hipotezo signifas la eblan interrilaton inter la okulmovoj en sonĝo kun la okulmovoj de sonĝanto, kiu estas en REM-dormo.

George Trumbull Ladd supozis rilaton jam en la jaro 1892. En la lastaj jardekoj la interrilato estis esplorita por solidigi la hipotezon. Laŭ aktualaj esplorrezultoj la kunigo inter la sonĝenhavo kaj okulmovoj evidentas, sed la forteco ankoraŭ estas malklara.[1]

En la scienca esplorado Stephen LaBerge kaj Philip Zimbardo povis konfirmi la rektan interrilaton per lucidaj sonĝoj. Pro la scio de la sonĝostato kaj kun tio ligita sonĝkontrolo, t.e. la imaga rigarddirekto de sonĝanto kaj kun tiu imago korelativata, reale mezurebla okulmovado, ili malkovris en la jaro 1990, ke devas ekzisti tiu rilato.[2]

Referencoj redakti

  1. Schredl, M.: Experimentell-psychologische Traumforschung, p. 56–58.
  2. LaBerge, S. & Zimbardo, P.: Smooth Tracking Eye-Movements Discriminate Both Dreaming And Perception From Imagination.