Stephen LaBerge

usona psikologo

Stephen LABERGE (* 1947) estas usona psikologo kaj entreprenisto. Li estas unu el la plej gravaj esploristoj de la fako de lucidaj sonĝoj.

Stephen LaBerge
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1946 (1946-11-30) (77-jaraĝa)
Ŝtataneco Usono
Alma mater Arizona Ŝtata UniversitatoUniversitato Stanford
Okupo
Okupo psikologo
vdr

Li faris sian bakalaŭron en matematiko ĉe la Universitato de Arizono kaj ricevis en 1980 titolon de Ph.D. de psikologio pro la studaĵo Lucid dreaming: an exploratory study of consciousness during sleep (“Lucida sonĝado: esplorada studaĵo de konscio dum dormo”).

Li estis scienca kunlaboranto ĉe la Departemento de Psikologio.

Li gvidas la Lucidan Instituton (Lucidity Institute), kiun li establis. La instituto vendas komercajn memspertkursojn kaj ilojn (ekz. Novadreamer), kiuj kaŭzu lucidajn sonĝojn.

Scienca graveco redakti

LaBerge estis fundamenta esploranto de la fako de lucidaj sonĝoj. Per la palp-hipotezo li povis pruvi, ke ili estas reala fenomeno. En la dormlaboratorio li povis produkti per siaj okuloj signalon, kiu estis antaŭe interkonsentinta kun alia persono, neintermiksebla kaj ne estas hazarde klarigebla. Dume li estis pruvebla en REM-dormo. Per tio li pruvis la palp-hipotezon. Tiu eksperimento estis sukcesplene ripetinta en tiu ĉi kaj aliaj aranĝaĵoj.

Bibliografio redakti

  • LaBerge, Stephen (1985). Lucid Dreaming: The power of being aware and awake in your dreams. ISBN 0-87477-342-3. angle
  • LaBerge, Stephen; Rheingold, Howard (1990). Exploring the World of Lucid Dreaming. ISBN 0-345-37410-X. angle
  • LaBerge, Stephen (2004). Lucid Dreaming: A Concise Guide to Awakening in Your Dreams and in Your Life. ISBN 1-59179-150-2. angle
  • Hellwach im Traum. Höchste Bewußtheit in tiefem Schlaf. Paderborn 1987 ISBN 3-87387-266-8 Kurzbesprechung der ekz, denove en Munĥeno 1991. germane

Eksteraj ligiloj redakti

The Lucidity Institute