Saĝo (budhismo)

(Alidirektita el Pannja)

Praĝnjo el Sanskrito (prajñā प्रज्ञा ); Pannjo el Palio (paññā पञ्ञा ); angle ofte nur transskribita prajna, signifas saĝecon, intuicion, profundan komprenon. En budhismo ĝi markas intuician komprenadon de Kvar noblaj veroj kaj intuician enrigardon en pasecon, malkontentigecon kaj senprincipeco de ĉiuj aperaĵoj, kiuj kondukas al Nirvano.

BUDHISMAJ
PERFEKTECOJ
 
10 en Teravado
danao
ŝilo
nekamo
praĝnjo
virjo
ŝkantio
saĉo
aditano
metao
upeko
   
 6 en Mahajanoj 
danao
ŝilo
kŝantio
virjo
djano
praĝnjo
 
Koloraj listeroj en la listoj kongruas.

Sed tiun ĉi enrigardon (vipassana) eblas evoluigi sole per paralela kultivado de moraleco (forto) kaj koncentriĝo (samadhi). La enrigardo ne estas rezulto de sola intelektula kompreno, sed estas atingite ĝin per rekta medita observado de propraj korpaj kaj mensaj procedoj.

Prajna, la ĝusta komprenado, estas unu el partoj de Nobla okparta pado kaj unu el paramitoj (perfektecoj).

Vidu ankaŭ redakti