Pantografo (desegnilo)
![]() | Ĉi tiu artikolo temas pri aparato por permane kopii desegnaĵojn. Por elektroprena konstruparto ĉe certaj elektraj veturiloj rigardu la paĝon Pantografo (kurentoprenilo). |
Pantografo estas aparato, per kiu eblas mekanike kopii desegnaĵon surpaperan. La kopianto devas per vergeto laŭiri la liniojn de la originalo; skribilo en alia parto de la aparato kreas kopion. Ĉe tio eblas pligrandigi aŭ malpligrandigi la desegnaĵon. Oni konsideras la germanan jezuitan pastron Christoph Scheiner kiel inventinto de la pantografo.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fb/Pantograph_animation.gif/220px-Pantograph_animation.gif)
La nomo de la aparato venas el la greka lingvo kaj signifas "ĉioskribilo".
La aparato donis sian nomon al alia aparato similforma kun tute alia celo; ĝi estas kurentoprenilo ĉe elektraj relveturiloj.
Laŭ Francisko Azorín Pantografo estas Instrumento por kopii, laŭ vola proporcio, planon, desegnaĵon.[1] Li indikas etimologion el la greka pan + graphos (ĉio desegni), kiel vorto elpensita de Marolaiso en 1615ª j. Kaj li aldonas la terminon Pantografio por arto kopii desegnojn per pantografo.[2]
Notoj
redakti- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 158.
- ↑ Azorín, samloke.