Papa dokumento estas ĉiu genra ilo per kiu la papo manifestas sian penson. La papo, do, komunikas sian penson kaj sian volon pere de la sekvaj tipoj de dokumentoj (aranĝitaj laŭ graveco):

  • Apostola konstitucio, elmetita pro aferoj koncernataj definitivan instruon aŭ dispoziciojn de certa rangeco. La plejgranda parto de la apostolaj konstitucioj koncernas la starigon de diocezoj aŭ ekleziaj provincoj. Ĝi estas dirata ankaŭ “rekta”.
La Exsurge Domine (Veku, Sinjoro), "denuncanta la fidajn erarojn de Marteno Lutero kaj de ties sekvuloj", antaŭanonco de la ekskomuniko kiu neniam estis nuligita

Dokumentoj klarigantaj la doktrinon:

  • Encikliko, papa letero rilate temojn dokrinajn, moralajn kaj sociajn, adresita al ĉiuj fideluloj.
  • Apostola instigo, kutime apoganta konkludojn de aliaj ekleziaj organismoj, kiel okaze de sinodoj de episkopoj: tial oni diras "Apostola instigo postsinoda".
  • Apostola letero.

Dokumentoj pri organizaj aferoj de la eklezio:

  • Papa buleo, komunikaĵo skribita, elmetita kun la sigelo de la papo.
  • Motu proprio, papa dokumento sugestita de neniu organismo de la Roma kurio.
  • Apostola brevo, papa letero malpli solenaj ol la papa buleo, kaj uzata por aferoj de malpligranda graveco.

(Kutime la incipit estas: "In nomine sanctae et individuae Trinitatis...(En la nomo de la Sankta kaj nedividebla Triunuo).

Ĉu eblas kalkulis la nombron de papaj dokumentoj elmetita laŭ dudek jarcentoj? Eblas ja, sed la opinioj varias de kelkaj milionoj al tridek milionoj!

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti