Papelucho [papeLUĉo] (paperaĉo) estas la ĉef-rolulo de serio de porinfanaj libroj kreitaj de ĉilia verkistino Marcela Paz rakontanta la aventurojn de ĉilia infano.

Papelucho
fikcia homo • literatura rolulo
En TTT Oficiala retejo
Informoj
Sekso vira
vdr

Papelucho baziĝas sur la spertoj de la aŭtoro dum sia infanaĝo, kaj la libroj estas verkitaj en la formo de taglibro skribita de la ĉefrolulo. Ili estas la plej multe legitaj dum lerneja aĝo en Ĉilio, ĝis tia grado ke kelkaj formas parton de la programo de deviga legado.

La ĉefrolulo de "Papelucho" estas ok-jara knabo, kiu ŝajne ne maljuniĝas, kies aventuroj okazas plejparte en sia kapo. Lia spriteco kaj fantazio por interpreti la ĉiutagaĵojn de la vivo igis lin la plej amata kaj legata infana rolulo de la ĉilia rakontaro. Unu el liaj plej rimarkindaj trajtoj estas la intenco voli solvi problemojn, kiuj, kiam enkondukitaj en konkreta ago, finas lasante aĵojn pli malbonaj ol ili estis origine.

Unue publikigita en 1947, kvankam la unua verko de la serio neniam estis eldonita pro decido unue de ĝia aŭtoro kaj poste de ŝiaj filoj.[1] En ĉi tiu unua libro oni tuŝus la temon de eksgeedziĝo, tabua subjekto en tiu epoko. Poste la serio daŭris ĝis 1974, kvankam sinsekvaj reeldonoj alvenas ĝis hodiaŭ. Propreco de la verko estas ke ĝi ne alprenas moralisman tonon, tre tipan en la epoko kiam ĝi estis verkita. La gepatroj ne ŝajnas esti modeloj de virto, kaj la vivo de la infano okazas en ia soleca etoso. La lingvaĵo propra al la teksto, idiomoj kaj gramatikaj eraroj donas grandan vivecon kaj allogon al ĝia legado.[2]

Libroj redakti

La serio Papelucho inkluzivas 12 librojn:

  • 1947: Papelucho
  • 1951: Papelucho casi huérfano (Papelucho preskaŭ orfo)
En ĉi tiu titolo sufiĉas nura vojaĝo al Usono de la gepatroj de Papelucho por kredigi al li, ke li estas orfo, kaj, gastigita unue en la domo de sia onklino Rosario kaj poste en tiu de la pastro de la vilaĝo, okazos serio da aventuroj en la strato.
  • 1955: Papelucho historiador (Papelucho historiisto)
Temas pri la plej regiona el ĉiuj. En ĉi tiu volumo Papelucho esploros la historion de Ameriko kaj poste de Ĉilio rakontante ĝin tiel amuze ke ĝi rompas la monotonecon de lernolibroj. La ĉiliismoj en Papelucho historiador estas fifamaj pro tio ke la libro traktas preskaŭ ekskluzive pri ĉilia historio (kaj ankaŭ en la libro-kovrilo Papelucho estas vidata sviganta flagon de Ĉilio), pro kio ĝi havis malgrandan sukceson en la resto de Latin-Ameriko kaj Eŭropo.
  • 1957: Papelucho detective (Papelucho detektivo)
Papelucho fariĝas atestanto de krimo kiun li vidis hazarde. La okazaĵoj de la libro okazas inter policaj agoj, sed rakontitaj el la vidpunkto de infano.
  • 1958: Papelucho en la clínica (Papelucho en la kliniko)
La libro okazas dum la restado de Papelucho en la kliniko pro erara operacio de apendico, kie li faras sian aferon per la imago kun alia maljuna paciento, kun kiu li tre amikiĝas.
  • 1960: Papelucho perdido (Papelucho perdita)
  • 1964: Mi hermana Ji, por Papelucho (Mia fratino Ji, de Papelucho)
Jimena, la fratino de Papelucho kiu naskiĝis fine de Papelucho en la clínica, kreskas kaj li estas alfrontita al la problemo adaptiĝi kun la nova membro de la familio.
  • 1966: Papelucho misionero (Papelucho misiisto)
  • 1968: Papelucho y el marciano (Papelucho kaj la Marsano)
Det, marsa infano falas al la Tero, kaj eniras en la internon de Papelucho por pluvivi. Ili fariĝas amikoj kaj kune konstruas flugŝipon por reveni al Marso.
  • 1971: Mi hermano hippie, por Papelucho (Mia frato hipio, de Papelucho)
Javier, la pli aĝa frato de Papelucho fariĝis hipio, lasante sian familion konsternita per sia nova vivstilo.
  • 1971: Papelucho en vacaciones (Papelucho dum ferioj)
  • 1974: Papelucho ¿soy dix leso? (Papelucho, Ĉu mi estas dis-lezita?)
Vortludo inter "dislexia" (disleksio) kaj "leso" (lezo), kio okazas en socio kiu kredas ke infano kun disleksio signifas intelektan malkapablon.

La heredantoj de Marcela Paz laboras pri postmorta publikigado, provizore nomita Papelucho doctor (Papelucho doktoro), en kiu la rolulo estas alfrontita al diabeto, malsano kiun suferis Marcela Paz. Ŝi metis multan dediĉon al tiu laboro, kiun ŝi ne sukcesis eldoni. Krome ekzistus alia neeldonita libro, en kiu Papelucho alfrontus la eksgeedziĝon de siaj gepatroj.[3]

Tradukoj redakti

 
Kodansha, unu el la ĉefaj eldonejoj de Japanio, publikigis Papelucho-n en la japana en 1972 kun ilustraĵoj de la filino de Marcela Paz

Franclingva eldono de la unua libro en la serio aperis en 1951 en la Kolekto "Rouge et Bleue" (eldonejo GP, tradukita kaj adaptita de G. Tyl-Cambier). La teksto estis adaptita kaj publikigita kun koloraj ilustraĵoj kiel grandformata libro, kiu estis tre sukcesa, 25 000 ekzempleroj rapide forvendiĝis kaj dua eldono aperis du jarojn poste. En 1980, nova franca eldono aperis kaj postvivis plurajn ŝanĝojn en la eldonejo: Bordas estis sekvata de Pocket, poste Havas Poche, ĝis la fino de la 1990-aj jaroj.

La japana domo Kodansha publikigis en 1972 japanlingvan tradukon kun bildoj de Marcela Claro Huneeus, filino de la aŭtoro. Greklingva eldono estis publikigita de Kedros, Ateno, en 1984. Kaj antaŭ nelonge Anicia en Romo publikigis la italan tradukon de kvar el la libroj.

Ankaŭ ekzistas dulingva versio hispana-angla, havebla en Ĉilio ekde la fino de 2006, realigita de Lina Craddock, Ailsa Shaw kaj Jean Paul Beuchat.

Filmo redakti

Kompanio "Cineanimadores" (respondeca pri la desegnofilmo Ogú y Mampato en Rapa Nui) kaj Canal 13 de Ĉilio realigis filmitan version de la bildstrio de la libro Papelucho y el marciano. Tiu estis eldonita la 17-an de majo 2007.[4] [5]

Adapto al sonlibro redakti

En 2013, la "Centro de Desarrollo de Tecnologías de Inclusión" (CEDETi), apartenanta al Pontifika Katolika Universitato de Ĉilio, kun la apogo de SENADIS kaj Ediciones Marcela Paz, disvolvis adapton al sonlibro de la unua libro de Papelucho. Tiu versio estas alirebla al homoj kun sensa handikapo.[6][7]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Papelucho en la hispana Vikipedio.