Paperserpentaĵo estas kolororiĉa festartikolo kio konsistas el mallarĝa ringo de maldika rulvolvita papero. La ringo povas per ĵeto, dum oni tenas la internan finaĵon, esti derulvolvita por krei facilaniman kaj gajan etoson.

Paperserpentaĵoj

La uzado de paperserpentaĵoj antaŭ ĉio havas ornaman celon dum festoj. La festartikolo antaŭ ĉio estas uzata dum karnavalo kaj novjaro sed estas ankaŭ populara ornamaĵo por ĉiaj aliaj festoj kaj festenoj.

Paperserpentaĵoj estas aĉeteblaj en butikoj por festbezonaĵoj kaj plej ofte estas liverataj en pakaĵoj kun pluraj rulaĵoj en diversaj koloroj.

Dum la telegrafostria parado uzitaj trubendoj estas uzataj kiel serpentaĵo. Tia materialo plej ofte ne estas kolorigita.

Vidu ankaŭ redakti