La konfetoj estas koloraj disketoj el papero, kiujn oni disĵetas okaze de festoj, karnavaloj, geedziĝoj, sportaj renkontoj aŭ aliaj amasĝojaj eventoj.

Konfeta batalo en Parizo en la 1910-aj jaroj
Konfetoj prezentitaj kiel artaĵo en MOMA

Oni tradicie uzas ĝin kune kun paperserpentaĵoj.

Historio redakti

La konfetoj naskiĝis en Italio, kaj estas atestitaj de la 1590-aj jaroj. Origine, estis konfitaĵoj, kiujn oni ĵetis dum karnavalo kaj aliaj festoj por ĝojigi la infanojn: la itala vorto "confetto" signifas "draĝeo". Ĵeto da bombonoj ankoraŭ nun okazas dum karnavaloj en Germanio.

Tamen en Italio la ĵetoj de bombonoj iĝis forlasitaj. En unua tempo oni ĵetis kolorajn buletojn el gipsokreto. La komenca dato de la paperaj konfetoj estas malbone konata. Plej verŝajna hipotezo: dum festo en Milano en 1884. Alia fonto asertas, ke en 1875, defalaĵoj de la truita papero uzata por la bredado de silkraŭpoj anstataŭis la gipsajn konfetojn. Legendo atribuas tiun eltrovaĵon al la itala inĝeniero Ettore Fendefl (1862- 1966).

Inter 1919 kaj 1933, la konfetoj estis malpermesataj en Parizo sub preteksto de higieno (ke la konfetoj disportas la mikrobojn) kaj kosto de strat-balaado.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti