Telegrafostria parado

(Alidirektita el Konfetoparado)

Telegrafostria parado estas parado okazanta en urba etoso, kiu ebligu forĵeti grandajn kvantojn de dispecigita papero (origine fakte telegrafa papero, sed nuntempe ĉefe konfeto, kio havigas ankaŭ la nomon konfetoparado) el la najbaraj oficejaj konstruaĵoj sur la parada vojo, kreante celebran efikon kiel neĝoŝtormeca kirliĝo. La koncepto originiĝis el kaj estas ĉefe uzata asocie kun Usono, ĉefe kun Novjorko.

Telegrafostria parado por la prezidenta kandidato Richard Nixon en Novjorko en 1960, montrante la klasikajn striojn de telegrafa papero.

En la posttagmezo de la 28-an de oktobro 1886. Prezidanto Grover Cleveland, antaŭe novjorka guberniestro, prezidis la inaŭguron de la Statuo de Libereco.[1] Dum la mateno de la inaŭguro, parado estis okazigita en Novjorko; taksoj de la nombro da homoj kiuj observis ĝin variis inter pluraj centmiloj kaj unu miliono. Prezidanto Cleveland gvidis la procesion, poste li staris en la reviziado por vidi bandojn kaj manifestaciantojn venintaj el tuta Usono. La itinero komenciĝis ĉe Madison Square, iama hejmo de la statua brako, kaj daŭrigis tra Battery Park ĉe la suda pinto de Manhatano, Kvina Avenuo kaj Broadway, kun iometa kromvojo tiel ke la parado povu pasi antaŭ la konstruaĵo de la gazeto New York World, kiu monkolektis por la piedestala konstruado, ĉe Park Row. Kiam la parado preterpasis la Novjorkan Borson, borsistoj ĵetis telegrafstriojn tra la fenestroj, komencante la novjorkan tradicion de la telegrafostria parado.[2]

Notoj redakti

  1. Khan, 2010, p 176.
  2. Khan, 2010, pp 177–178.