Paradiesische Passage

Paradiesische Passage (Paradiza Trapasejo) estas sono-instalaĵo fare de Gerhard RÜHM kun tekstoj en Esperanto el 2008. La aŭstra aŭtoro kaj komponisto estis invitita de la sonarta iniciativo Tonspur (akustika trako) verki por multe frekventita trapasejo en la viena muzeo MuseumsQuartier sono-instalaĵon. La artisto celis farigi belsonan verkon kaj ŝanĝi vivoplenan trapasejon al ejo de trankviligo kaj kontemplo pri harmoniigita tempo.

En intervjuo Gerhard Rühm interalie diris: "Mia unua penso estis - ĉar la trapesejo je estas uzata de multaj turistoj kaj fremduloj - fari ion kun internacia planlingvo, do mondlingvo." La verkisto pensis pri Volapük kaj pri Esperanto. Fine li decidis por Esperanto, pro la konateco de ĝiaj vortoj kaj ĝia belsoneco. El lernolibro li elektis simplajn frazojn, ofte unue ellernitaj de komencantoj, kaj kiuj liveras certajn asociojn al homoj novalvenantaj en urbo, kiel "kia estas la vetero". Por atingi agrablan sonon ĥoro virina prelegas la tekstojn, sekvata de celesto.

Pri la ideo de la son-instalaĵo la artisto diras: La kvin vokalojn de Esperanto li rilatas al kvin trisonoj; post legado ĥora de la teksto sekvas la celesto-parto. La akordoj en la sama sinsekvo de la tekstaj vokaloj. La frazoj estas faskigitaj al dekdu partoj, laŭsekve la celesto-eroj. Plie ses frazoj, kvar frazoj kaj unusolaj frazoj. Tio signifas, ke la celesto-partoj pli kaj pli malvaste sekvas. Post tiu periodo, kiu daŭras proksimume dekdu minutojn, ĉiuj vokaloj estas samtempe elparolataj kaj la rilataj akordoj estas ludataj de la celesto.

La radio versio – elsendita de Aŭstria Radio 1 (Ö1) la 14-an de septembro 2008 – aŭskulteblas ĉe Kunstradio.

Eksteraj ligiloj redakti