Paradiso estas la plej konata verko, nome romano de José Lezama Lima, fama kuba verkisto. Tiu vorto estas hispana pravorto -nuntempa estas “paraíso”- pli malpli mezepoka kiu rilatas al la skolastiko kaj de tie al hispana religia katolika pasinteco kiu devenis en kuban kulturon.

Paradiso
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro José Lezama Lima
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1966
vdr

La romano enhavas tri partojn: la unua rilatas al la infaneco de la aŭtoro mem rilate la patrina bildo, la dua estas malfermo de la infano al amikeco en tri roloj: Fronesis, Foción kaj José Cemí -tiu lasta la aŭtoro mem-. La tria parto estas iamaniere la apero de Oppiano Licario -la familinomo ludas per la klasika rolo de Ikaro, kiu serĉas la plej altan ŝtupon kaj malsukcesas-, kiu respegulas la senfinon, la poezion, ka spiriton kiun serĉas Cemí.

Kvankam la esto de la aŭtoro ene de la rolulo de Cemí estas ne neniigebla, la membiografieco de la romano baziĝas ne tie, sed sur la fakto, ke la romano rakontas ne la propran vivon de la verkisto, sed ties idearon de vivo kaj de literaturo, tio estas: la antaŭa verkaro de Lezama (poezio, eseo, ktp.) estis klopodoj priskribi la vivon. Paradiso ordigas la antaŭan poezian rigardon al la mondo.

La romano sakraligas la realon. Lezama estas pastro de tiu specifa religio kiu plialtiĝas eksteraĵojn laŭ baroka aŭ novbaroka stilo. Tiuj eksteraĵoj temas pri la tuta vivo, sed ankaŭ de la homa korpo kaj eĉ de la vira sekso. Same oni ludas per konfuzo inter realo kaj nerealo. Tion atingas ista uzado de la lingvo, kiu neniam estas ĉiutaga, sed literaturega, novgongoreca, multkultura, ktp. Ĉefe la arta uzado de la metaforo estas heredaĵo kaj de Góngora kaj de la hispana avangardo de la 20aj jaroj. Tiu metaforo devas esti ne simpla, sed kuraĝa, ekzemple pri biero “kanario sunbananta per malfermegaj flugiloj”, pri iu “ties nazo havis ion de atena sentinelo kiu malakceptas karesi persan katon aŭ legi sekretan mesaĝon de Artakserkso”.

Kompreneble Lezama scias, ke tiu kultura troigo tute malmodas sed pro tio ties uzado iĝas ironia kaj ludema, ĉiukaze ornama. Tamen tiu propra ludemo kune kun la elekto de neĉiutagaj vortoj -foje eĉ ne ekzistantaj aŭ preskaŭ- kaj la enormega riĉeco kaj flekseblo de lia vortotrezoro, iĝas la lingvo de Lezama ne nur iom malfacile komprenebla -tio ja okazis al praulo Góngora kaj avangardistoj- sed eĉ malfacilege tradukebla al iu ajn lingvon sen perdi grandan kvanton ĉu de informo ĉu de literatura ĝuo.