La Parama Kamboĝo estis regno menciita en la eposo Mahabarato kiel unu el la plej nordokcidentaj regnoj kun la landoj Bahlika, Uttara Madra kaj Uttara Kuru. Ĝi estis en partoj de nuntempa Afganio, Taĝikio kaj Uzbekio.[1]

Drona Parva de Mahabarato referencas al 6000 soldatoj el la Paramaj Kamboĝoj kiu estis en la flanko de la Pandavoj kontraŭ la Kaŭravoj en la Milito de Kurukŝetro.[2]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Dro. Buddha Prakash asertas bazita sur la pruvaro de Raghuvamŝa en Kalidaso, ke Raghu venkis super la Hunaoj ĉe la rivero Vamkŝu (Raghu vamsha 4.68), kaj poste li marŝis kontraŭ la Kamboĝoj (4.69-70). Tiuj Kamboĝoj estis de Irania deveno kiuj loĝis en Pamiro kaj Badaĥŝan. Xuánzàng nomas tiun regionon Kiumito kiu ŝajnas la Komdei de Ptolemeo kaj Kumadh aŭ Kumedh de islamaj verkistoj (Vidu: Studies in Indian History and Civilization, Agra, p 351; India and the World, 1964, p 71, Dro. Buddha Prakash; India and Central Asia, 1955, p 35, P. C. Bagch).
  2. Vidu: Ethnography of Ancient India, 1954, p 140, ROBERT SHAFER, Publishers: O. Harrassowitz, Ethnology. Ankaŭ "Prabhadraka" en Monier-William Dictionary [1].

Bibliografio redakti