Paranormal Activity

Paranormal Activity estas filmo de 2007, kies stilo estas tiu de dokumentiga raportaĵo, ĉi-kaze malvera. La reĝisoro estas la israela Oran Peli.

Paranormal Activity
filmo
Originala titolo Paranormal Activity
Produktadlando Usono
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 2007
Daŭro 86 minutoj
Ĝenro Horora filmo
Kameraado Oren Peli
Reĝisoro(j) Oren Peli
Produktisto(j) Steven Schneider
Scenaro Oren Peli
Filmita en San-Diego
Loko de rakonto Kalifornio
Ĉefrolantoj Micah Sloat, Katie Featherston
Produktinta firmao Blumhouse Productions
Distribuo Filmauro
IMDb
vdr

La 14-an de oktobro en 2007 kaj la 18-an de januaro en 2008 la filmo estis projekciita respektive ĉe Screamfest Film Festival kaj ĉe Slamdance Film Festival, sed ĝi estis distribuita ĉe la usonaj kinejoj ekde la 9-a de oktobro 2009 fariĝante kina afero: kostinta malpli ol 15000 dolarojn [1], dum malmultaj semajnoj ĝi atingis la kvoton de 108 milionoj de dolaroj de enspezoj. Pro la malalta buĝeto, la du ĉefroruloj estis nur pagitaj po 500 dolaroj; tamen, konsiderinte la sukceson de la filmo, Katie kaj Micah poste estis ĝuste rekompencitaj. Ĝis nun la enspezoj estas 153 milionoj da dolaroj.[2] La plentempa filmo estis tute filmita en la domo de la reĝisoro Peli dum nuraj dek tagoj.

Intrigo redakti

La historio komenciĝas en San Diego (Kalifornio) la 18-an de septembro 2006, kun Micah kaj Katie, du fianĉoj, kiuj kunloĝas en vilaĝeto. Dum ilia kunvivado, strangaj eventoj okazas, kiel nekompreneblaj kaj malkvietigaj bruoj aŭ objektoj lasitaj sur meblo kaj retrovitaj sur pavimo. Tiam Katie rivelas ke paranormala estaĵo sekvas ŝin ekde ŝi estis okjara. Ĉiam je la aĝo de 8 jaroj, ŝia domo brulis, perdigante al ŝia familio ajn objekton. Do Micah decidas aĉeti videokameron por filmi tion, kio okazas nokte kiam ili dormas.

Komence okazas strangaj eventoj, kiel la movo de la pordo de ilia dormĉambro. Dum la sekvaj noktoj, la okazaĵoj fariĝas ankoraŭ pli strangaj. La juna paro decidas konfidi sin al mediumo, kiu konkludas ke la estaĵo ne estu simple fantomo, sed ja dajmono, konsilante al ili voki demonologiisto, kiun li konas. Kiam ili provas voki ĉi tiun, ili malkovras ke li forveturis kaj ke ili devas atendi multajn tagojn antaŭ ol lia reveno. Iun tagon Micah portas hejmen tableton uzeblan kiel ouija (spite ke Katie malpermisis ĉi tiun al li), kaj kiam la paro eliras de la domo, la tableto ekmoviĝas ĝis ĝi ekbrulas. Poste Micah havas la ideon surŝuti kelkajn partojn de la dompavimo per talko, tiel ke la junaj povas kompreni se nokte tia dajmona estaĵo paŝas tra la koridoroj; evento, kiu fakte okazas. Je la fino de tiu okazaĵo, serĉante la dajmonon, ili trovas en la subtegmento maljunan foton de Katie (okazo vere stranga, konsiderinte ke neniu forportis ĝin de la maljuna domo).

Dum la dudeka nokto, Katie estas trenita for de la lito kaj tra la tuta koridoro de io nevidebla, lasante al ŝi malbonan ekskoriacion sur la dorso. Tiam la paro decidas forlasi la domon, sed lastminute Katie, hipnotigita, diras al Micah ke ŝi volas resti en la domo, ĉar ĉio estos bone. Precize dum tiu nokte, tamen, la dajmono duafoje ekregas la korpon de Katie, kiu vekiĝas kaj fiksas la rigardon al Micah, kiu dormas dum diversaj horoj. Poste ŝi malsupreniĝas al teretaĝo kaj ekkrias. Micah vekiĝas kaj atingas ŝin. La videokamero ĉiam estas direktita al lito kaj oni aŭdas bruojn, kiuj devenas de sube. La krioj, je certa momento, ĉesas. Post malmulte oni aŭdas iun, kiu supreniras la ŝtuparon. La korpo de Micah estas ĵetita brutale al videokamero. Oni vidas Katie, kun la vesto sangmakulita. Ŝi kliniĝas sur la korpon de la knabo, ridetas al videokamero, ĵetiĝas sur ĝin, kaj post la ekrano nigriĝas.

Aperas finaj skribaĵoj: la korpo de Micah estas trovita post kelkaj tagoj, sed oni ne scias kie estas Katie.

Aliaj versioj de la filmo redakti

Ekzistas malsimilaj versioj de la filmo.[3] Ekzemple, la fina sceno, kiu estas montrita en la kinejoj de la tuta mondo, ne estas la sama, kiu estas projekciita ĉe Screamfest kaj Burbank.[4][5]

Originala versio redakti

La originala versio, kiu estis forsendita al filmodistribuantoj, enhavis pliajn sep minutojn. Diversaj scenoj ĉeestantaj en la filmo estis neestantaj, kiel ekzemple la momento, kiam Katie malkovras ke siaj ŝlosiloj estis sur pavimo aŭ kiam la ĉefroluloj trovas la vitron damaĝita de la kadro kun la foto. Ĉi versio, tamen, enhavas ankaŭ scenojn nepre neeldonitaj por la publiko, kiel videomuntado de knabino obsedita (kies historio estis legita, en la filmo, de Micah per interreto) kiu maĉis siajn korpopartojn, aŭ scenoj kie Katie vomis sangon. Ĉi finalo estis ŝanĝita per konsilio de Steven Spielberg. En la finalo, kiu estis konsilita de Spielberg, ne estas tuj malkovrita la mortigo de Micah fronte al kamerao, sed oni vidas Katie reiri al dormĉambro, je 3:15 de la subetaĝo, kun tranĉilo enmane kaj sangmakuloj sur la vesto. Ŝi poste sidiĝas sur lito kaj falas tuj en katatonia stato. Je ĉirkaŭ la 6:15 matene, sonas la vekhorloĝo de Micah. Je la tagmanĝo, ĉirkaŭ la 13:55, la amikino de Katie, Amber, alvenas al ilia hejmo je ĉirkaŭ la 21:00 vespere, malkovrante la korpon nun jam forpasintan de Micah. Post ĉirkaŭ 30 minutoj, alvenas la polico kaj ili vidas Katie, kiu balanciĝas sur lito, kun tranĉilo enmane. Unu el policisto persvadas ŝin lasi la tranĉilon, sed Katie, konfuzstate post ke la dajmono forlasis ŝian korpon demandante pri Micah, proksimiĝas pli kaj pli al ili, ĝis unu el policistoj pafas. La filmo finiĝas kun la polico, kiu malkovras la kasedon de la kamerao.[5]

Dua versio redakti

Estas la versio vidita en la kinejoj, kie Katie supreniras la ŝtuparon, ĵetas Micah al kamerao kaj sin metas piedmane kiel araneo, proksimiĝanta al korpo de sia fianĉo kaj sekve al kamerao kun demona vizaĝo.

Tria versio redakti

Ekzistas ankaŭ tria versio de la filmo, kiu ne estis montrita ĉe neniu kinejo, ĉar enhavita en DVD kaj en Blua-Radio de la filmo. Katie reiras en la dormĉambron post la angorigantaj krioj de ŝi kaj Micah, kiujn oni povas aŭdi de la suba etaĝo. Ŝi tenas enmane tranĉilon kaj ŝi estas makulinta de sango. Sekve ŝi ŝlosas la pordon de la dormĉambro, proksimiĝas ĉe la kamerao kun rideto preskaŭ memkontenta kaj tranĉas sian gorĝon.[5][6]

Esperantaj Subtekstoj redakti

La subtekstoj de tiu ĉi filmo estas tradukitaj en Esperanton. Oni povas trovi ilin ĉi tie.

Referencoj redakti