Parecbito
Parecbito[1] (angle parity bit) estas bito, aldonita ĉe la komenco aŭ fino de vico da bitoj, kalkulita laŭ la pareco de la sumo de la aliaj bitoj. Ĝi estas simpla formo de erartrova kodo.
Difino
redaktiSupozu ke oni havas vicon da bitoj:
Supozu ke la nombro de bitoj de valoro 1 estas .
Do, parecbito estas fina bito aldonita al la originala vico da bitoj. Ekzistas du eblaj skemoj: pariga kaj malpariga.
- Pariga parecbito: se estas para, do ; se estas nepara, do . (Alivorte, .)
- malpariga parecbito: se estas para, do ; se estas nepara, do . (Alivorte, .)
Tiel, la parecbiton ebligas trovon de unu missendita bito (se nur unu missendo okazas).
Ekzemplo
redaktiKonsideru sepopon de bitoj. Supozu ke oni aldonas la nulan biton ĉe la komenco kiel parecbiton.
7 bitoj da dateno | (nombro de 1-bitoj) | 8 bitoj kun parecbito | |
---|---|---|---|
pariga | malpariga | ||
0000000 | 0 | 00000000 | 10000000 |
1010001 | 3 | 11010001 | 01010001 |
1101001 | 4 | 01101001 | 11101001 |
1111111 | 7 | 11111111 | 01111111 |
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Pokrovskij, Sergio. par·ec·bit·o (esperante). Komputada Leksikono (2006-01-12).