Pariĝa tempo

(Alidirektita el Pariĝa periodo)

Zoologio

Pariĝa tempo (kopulacia periodo) estas tiu periodo de la inaj bestoj - ripetiĝante de jaro al jaro post la seksa maturiĝo -, kiam komenciĝas la seksardo kaj tiel la pariĝa, kopulacia tempo kaj la inaj seksaj organoj sangoabundiĝas provizore kaj estiĝas inflameto. Tiutempe okazas sekreciado de muko kaj sango; la inbesto nur poste pretas por kopulacio. Tiu periodo ripetiĝas ĉe multaj bestoj eĉ plurfoje en la jaro, sed ĉe la grandkorpaj bestoj (ĉefe mamuloj) okazas nur unufoje en la jaro. En tiu periodo - precipe ĉe karnovoraj - ekaktivas certaj fetoraj (stinkaj) glandoj (ekz. vulpo).