Park Wha-Chong
(Alidirektita el Park Wha-Jong)
D-ro Park Wha-Jong aŭ Park Wha-Chong (Bak Hŭa-ĝong, konata en Esperantujo kiel Urso Park, koree 박화종) naskiĝis la 20an de novembro 1951, mortis la 15an de septembro 2020, estis korea esperantisto kaj kuracisto pri interna medicino.
Park Wha-Chong | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1951 (73-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Sud-Koreio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Li diplomiĝis en medicina fakultato de la universitato Jung-ang, kaj doktoriĝis en la universitato Yeongnam. Lia kliniko de interna medicino en Pohang, Koreio, nomiĝis "La Kliniko Espero". En Pohang, li fondis Gyeongbuk-an filion de KEA, kaj estis ĝia filiestro antaŭ prezidanteco de KEA. Li estis prezidanto de Korea Esperanto-Asocio kaj komitatano A de Universala Esperanto-Asocio ekde 2007. Li disvolvis volontulan kuracadon en Mongolio kiel kuracisto, kune kun aliaj koreaj volontuloj.
Eksteraj ligiloj
redakti- TTT-ejo de Kliniko "La Espero", Interna Medicino[rompita ligilo]