Parko Strando Huntington

muzeo en Usono

La Parko Strando Huntington, en angla origine Huntington Beach State Park, estas malgranda marborda rezervejo kaj ŝtata parko ĉer Murrells Inlet (Suda Karolino), Usono, kun granda sabla strando kaj strandaj aliroj. La parko, originale posedo de Archer M. Huntington, estis donacita post lia morto kaj portas lian nomon. Lia vintra hejmo, nome Atalaya Castle, situantas en la parko. Konstruita dum la Granda depresio nur de lokaj laboristoj, ĝi estis dezajnita por rezisti uraganojn.

La parko gastigas diversajn speciojn de birdoj de la sudorienta marbordo de Usono ĉefe por birdorigardado. Ĝi estas hejmo de multaj tipoj de anasoj kaj vadbirdoj kiaj la Ajajao vintre kaj en nesalakvaj kaj en salakvaj marĉoj. Eblas trovi ankaŭ pli rarajn marbirdojn kiaj suloj, kolimboj, maranasoj kaj eventuale Alcedoj kiaj aŭkoj kaj urioj.

Eksteraj ligiloj redakti