La maranasoj estas fortikaj maraj anasoj de la genro Melanitta. La maskloj estas ĉefe nigraj kaj havas ŝvelajn bekojn. La inoj estas malhelbrunaj. Temas pri specioj kun seksa duformismo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Maranasoj
Masklo de Blankaflugila maranaso (Melanitta deglandi)
Masklo de Blankaflugila maranaso (Melanitta deglandi)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Subfamilio: Mergenoj Merginae
Genro: Melanitta
Genroj de subdivizioj

(Nigra maranaso)

(Amerika maranaso)

(Blankspegula maranaso)

(Blankaflugila maranaso)

(Okulvitra maranaso)

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ili reproduktiĝas en malproksimaj nordoj de Eŭropo, Azio kaj Nordameriko, kaj vintras pli sude en moderklimataj zonoj de tiuj kontinentoj. Ili formas grandajn arojn en taŭgaj marbordaj akvoj. Tiuj estas forte ligataj kaj la birdoj tendencas starti kune.

Ties remburitaj nestoj estas konstruataj surgrunde ĉe maro, lagoj aŭ riveroj, en arbaro aŭ tundro. Tiuj specioj plonĝas por manĝokapti krustulojn kaj moluskojn.

Estas kvin specioj, grupigitaj en du subgenroj:

La supozata maranaso el fosilio Melanitta ceruttii kiu vivis en Kalifornio dum fina Plioceno estas nun lokigita en la genro Histrionicus.