Arlekenanaso

(Alidirektita el Histrionicus)

La Arlekenanaso (Histrionicus histrionicus) estas sola specio de la genro Histrionicus en familio de anasedoj (Anatidae). La komuna nomo de tiu birdospecio devenas el Arlekeno, buntkolore vestata rolulo de la Commedia dell'arte. la latina specinomo devenas el la latina vorto "histrio", "aktoro", alude al sama koncepto.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Arlekenanaso

Arlekenanaso, masklo
Arlekenanaso, masklo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Histrionicus
Specio: H. histrionicus
Histrionicus histrionicus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi vivas en Alasko, Kanado, Grenlando, Islando (daŭre) kaj nordorienta parto de Siberio. La Arlekenanaso travintrumas ĉe krutaj, rokaj marbordoj.

Aspekto redakti

 
Masklo
 
Inoj, videblas klare la blanka orelarea makulo
 
Kurioza formiĝo de naĝantaro, kie facile videblas diferencoj inter maskloj (meze) kaj inoj (pinte).
 
Masklo
 
Masklo
 
ovoj de Histrionicus histrionicus - MHNT

Ĝi longas averaĝe 42 cm, la femalo estas pli malgranda ol la masklo. Pli precize estas 33 al 54 cm longa kun enverguro de 56–66 cm kaj pezo de 500-726 gr. Ĝi havas pintecan mallongan bekon. Temas pri specio kun tre markata seksa duformismo.

La maskla plumaro estas okulfrapa, en bluecgriza, ardezgriza al nigreca, ruĝecbruna kaj nigrablankaj koloroj kaj makuloj. Pli precize temas pri ĝenerala grizecnigra birdo kun blankaj markoj tre kontrastaj kaj ĝenerale ĉirkaŭataj de pli nigreca bordo. La beko estas griza kun pli helgriza pinto. La kapo estas nigreca kun pli nigra kronostrio kaj tre rimarkindaj blankaj areoj nome unue larĝa bridareo el la bekobazo al la okulo kiu mallarĝiĝas kiel blanka subkrona strio kiu nuanciĝas al ruĝecbruna (brikoruĝa) superokule, due rondoforma makulo en orelareo (tiuj du unuaj -nur brido kaj orelo, ne subkrone- estas ankaŭ ĉe ino sed ne tiom markataj), kaj trie en kolflanko vertikala larĝa strio. La kolo estas pli nigra kaj sube estas denove tre kontrasta blanka kolumo, inter la grizaj brusto kaj ventro estas alia blanka larĝa strio limodivida kun nigraj bordoj. La flankoj estas ruĝecbrunaj samkolore kiel la subkrona strio. La dorso kaj flugiloj estas ardezgrizaj al nigrecaj kun blankaj markoj ne tiom markataj superflanke kaj antaŭvoste; la subflugiloj estas pli brunecaj. Ankaŭ la kruroj estas malhelgrizaj.[1]

Dum la masklo estas tute nekonfuzebla, la ino povas simili al tiu de la Grandkapa klangulo. La vango, bridareo, ĉirkauokule kaj orelmakulo de la femalo estas blankaj, aliaj plumoj estas brunetaj. Dumfluge ŝi aspektas ĝenerale malhelgriza kun pli malhela kapo krom la menciitaj blankecaj markoj kaj helgriza al blankeca ventro.[1] La junuloj similas al ino, kaj akiras la tutan plenkreskan plumaron nur la duan jaron.

Distribuado kaj habitato redakti

Ties reprodukta habitato estas malvarmaj rapidaj marfluoj en nordokcidenta kaj nordorienta Nordameriko, Gronlando, Islando kaj okcidenta Rusio. La nesto estas kutime situanta ĉe bone kaŝita loko surgrunde ĉe rojoj aŭ torentoj. Ili kutime troviĝas ĉe moviĝantaj kaj malfacilaj akvoj kie aliaj anasoj estus malkomfortaj. Ili estas mallongdistance migrantoj kaj plej vintrumas ĉe rokaj bordoj en marbordoj de Atlantiko kaj Pacifiko. Ili estas ankaŭ tre raraj migrantoj (vagantoj) al okcidenta Eŭropo.

La orienta nordamerika populacio estas malpliiĝanta kaj estas konsiderata endanĝerita. Eblaj kaŭzoj estas habitatoperdo pro projektoj por hidroelektro kaj malbonaj vivkondiĉoj pro naftoverŝo ĉe marbordaj areoj.

Kutimaro redakti

Ĝi serĉas nutraĵon apud riveroj, rojoj, ĉefe insektojn, moluskojn, krustulojn, krabojn, vermojn, fiŝetojn kaj eĉ iom da planta materialo, ĉu per plonĝado ĉu per plaŭdado. Ili naĝas ofte laŭ linioj de malgrandaj grupoj (ekzemple kvar).

Temas pri gregema specio, kiu manĝas, plumoŝanĝas kaj vintrumas en tradiciaj lokoj kaj en aroj, escepte dum la reprodukta sezono kiam ili preferas trankvilecon. Ili estas partikulare bone adaptataj al akra medio: ili havas plumaron kiu retenas multe da aero kiu utilas por aliri el malfacilaj marsituacioj. Ili povas navigi kontraŭflue, grimpi krutajn deklivojn kaj glitajn rokojn. Tamen ĉiujare oni trovas kadavraĵojn inter rifoj kaj frapanta tajdo.

Reproduktado redakti

La Arlekenanaso akiras seksan maturecon post 2 aŭ 3 jaroj, kaj ties fekundeco ankoraŭ malaltas ĝis aĝo de 5 jaroj. La paroj formiĝas vintre kaj printempe solviĝas kiam ovodemetado komencas. Ĉar tiam la maklo abandonas la inon kaj la reproduktan teritorion. Ili renkontiĝas aŭtune en la vintrejoj. La Arlekenanaso nestas sur la grundo, sub kornico aŭ en arbokavo, la neston remburas per sia lanugo. La ino demetas 5 al 7 kremokolorajn ovojn, kiuj estos kovataj dum 27 al 30 tagoj. La frumaturaj anasidoj faras elnestiĝon tuj post eloviĝo, kiam la patrino portas la idojn borde de torento aŭ rojo. Tiuj kapablas manĝi per si mem. Ili plonĝas dekomence, sed trovas manĝon tiam ĉefe ĉe la surfaco. La anasidoj povas sendependiĝi kaj ekflugi 5 al 6 semajnoj post eloviĝo.

Taksonomio redakti

Tiu estas la ununura specio en sia genro. Du prahistoriaj arlekenanasoj estis priskribataj el fosilioj, kvankam ambaŭ estis dekomence situigataj en distinga genro: Histrionicus shotwelli estis el kuŝejoj de meza al fina Mioceno de Oregono, Usono kaj estis konsiderata formanta distingan monotipan genron, nome Ocyplonessa. Histrionicus ceruttii, kiu vivis en Kalifornio dum la fina Plioceno, estis dekomence konsiderata specio de la rilata genro Melanitta.

Tiu specio estis tradicie konsiderata monotipa. La orienta kaj okcidenta populacioj estas foje agnoskataj kiel du diferencaj subspecioj, la orienta raso estus la nomiga H. histrionicus histrionicus, kaj la okcidenta raso estus H. h. pacificus, sed estas dubo pri la valideco de tiu taksono.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010, paĝoj 40 kaj 41.

Literaturo redakti

  • Oiseux En la franca.
  • Roger Peterson, Guy Mountfort, P.A.D. Hollom, "Guía de campo de las aves de España y de Europa", Omega, Barcelona, 1983.
  • Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010.
  • BirdLife International (2004). Histrionicus histrionicus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006.
  • National Geographic, November 1993 "Bird of White Waters", de Douglas H. Chadwick

Kromaj legadoj redakti

  • Jonathan Alderfer (Hrsg): Complete Birds of North America, National Geographic, Washington D.C. 2006, ISBN 0-7922-4175-4
  • Hans-Günther Bauer, Einhard Bezzel kaj Wolfgang Fiedler (Hrsg): Das Kompendium der Vögel Mitteleuropas: Alles über Biologie, Gefährdung und Schutz. Band 1: Nonpasseriformes – Nichtsperlingsvögel, Aula-Verlag Wiebelsheim, Wiesbaden 2005, ISBN 3-89104-647-2
  • John Gooders kaj Trevor Boyer: Ducks of Britain and the Northern Hemisphere, Dragon's World Ltd, Surrey 1986, ISBN 1-85028-022-3
  • Janet Kear (Hrsg): Ducks, Geese and Swans. Oxford University Press, 2005, ISBN 0198546459
  • Erich Rutschke: Die Wildenten Europas – Biologie, Ökologie, Verhalten, Aula Verlag, Wiesbaden 1988, ISBN 3-89104-449-6
  • Richard Sale: A Complete Guide to Arctic Wildlife, Verlag Christopher Helm, London 2006, ISBN 0-7136-7039-8

Eksteraj ligiloj redakti