Okulvitra maranaso

La Okulvitra maranaso (Melanitta perspicillata) estas amerika birdospecio el klaso birdoj, ordo Anseroformaj (Anseriformes) kaj familio anasedoj (Anatidae) ene de ties grupo de maranasoj. Ĝi estas klasifikita en la subgenro „Melanita”, kune kun la Blankaspegula maranaso kaj la Blankaflugila maranaso, disde de la subgenro „Oidemia”, respektive Nigra kaj Amerika maranasoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Okulvitra maranaso
masklo
masklo
ino
ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Melanitta
Specio: M. perspicillata
Melanitta perspicillata
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Arealo: generas oranĝe, vintrovintras flave
Arealo: generas oranĝe, vintrovintras flave
Arealo: generas oranĝe, vintrovintras flave
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
Masklo.

La plenkreska ino averaĝe pezas proksimume 900 gramojn kaj longas 44 cm, dum la plenkreska malino pezas averaĝe 1050 gramojn kaj longas 48 cm, iganta tion la plej malgranda specio de maranaso averaĝe. Temas pri specio kun seksa duformismo.

La masklo estas tutnigra, krom pro rimarkindaj kaj kontrastege blankaj makuloj sur la nuko kaj frunto. Li havas bulbecan ruĝan (supre kaj baze), flavan (pinte) kaj blankan (baze inkludante nigran kontrastan makulon) kolorojn. Tiun elstaran bekobildon disvolvigas maskloj dum la unua vintro; por la dua disvolviĝas grando (ŝvelas) kaj ruĝa koloro. Liaj okuloj (irisoj) estas rimarkinde blankaj. La inoj estas malhebrunaj al nigrecaj birdoj kun palaj kapmakuloj en nuko (kiel masklo, sed multe malpli blanka kaj kontrasta), kaj mallantaŭokule kaj bride (kiel ĉe la inoj de la Blankaspegula maranaso. La kojnforma kapo kaj manko de blanka en la flugiloj helpas distingi inan okulvitran maranason de la Blankspegula maranaso. Ambaŭ seksoj havas ruĝajn krurojn kaj naĝas havante levatajn vostojn. Junuloj estas similaj al inoj, sed sen nuka makulo kaj kun pli nigreca krono.

Kutimaro redakti

 
Kaptinte krabon.

La nesto estas konstruita sur la tero proksime al la maro, apud lagoj aŭ riveroj, en maldensarbaro aŭ tundro. La inbirdo demetas 5-9 ovojn. Ovo povas pezi 55-79 gramojn kaj havi la larĝon de 43,9 mm kaj longon de 62,4 mm. Foja (kaj verŝajne hazarda) idaro-miksado inter malsamaj inoj okazas en areoj kun altaj densecoj de nestoj. Kresko estas relative rapida kaj la kovtempo estas proksimume 28 al 30 tagoj. La idoj sendepende flugpretas post proksimume 55 tagoj.

Plenkreskaj maranasoj de tiu specio plonĝas por krustuloj kaj moluskoj, dum la anasidoj nutras sin el diversaj sensal-akvaj senvertebruloj.

Distribuado redakti

Ĝi estas granda maranaso, kiu vivas en Kanado kaj Alasko. Ĝi travintras pli sude en moderklimataj zonoj, sur la marbordoj de la norda Usono. Malmulte da ili regule vintras en okcidenta Eŭropo, ĉefe en sudo de Britio kaj Irlando. Kelkaj birdoj travintrumas sur la Grandaj Lagoj. Ĝi formas grandajn grupojn sur taŭgaj marbordaj akvoj. Tiuj estas dense loĝataj kaj la birdoj tendencas kune ekflugi.

Novembre de 2007, naftoverŝo okazinta ĉe la haveno de San Francisco oleis kaj mortigis milojn da birdoj inklude multajn Okulvitrajn maranasojn. Ĉirkaŭ 40 % el la birdoj tuŝitaj estis de tiu specio. Sciencistoj diris, ke kvankam la specio ne estas endanĝerita ĝi malpliiĝis je 50 al 70 % dum la pasintaj 40 jaroj kaj tiu naftoverŝo povus malpliigi la populaciojn ĉar plej el la tuŝitaj birdoj estis sanaj plenkreskuloj.[1]

Referencoj redakti

  1. San Fran oil spill hurts Canadian sea duck population. CBC News. 23an de novembro, 2007. [1]

Eksteraj ligiloj redakti