Parko etnokultura Suvar
La parko etnokultura Suvar estas plezurparko en la rusa federacia respubliko Ĉuvaŝio. Ĝi situas sur la maldekstra bordo de la rivero Volgo, proksime de la urbo Ĉeboksari (Ĉeboksaro), en la terenoj de ĉuvaŝa sanprotekta ferieja komplekso.
Parko etnokultura Suvar | ||
---|---|---|
Lando | Rusio | |
Regiono | Ĉuvaŝio | |
Situo | Ĉeboksari (Ĉeboksaro) | |
- koordinatoj | 56° 10′ 6″ N, 47° 18′ 54″ O (mapo)56.16833333333347.315Koordinatoj: 56° 10′ 6″ N, 47° 18′ 54″ O (mapo) | |
Parko etnokultura Suvar | ||
Historio redakti
Fondita en 1993 ĝi konsistas el grandegaj lignoskulptaĵoj. Ĝis 2010 jam 120 Yuppa-lignoskulptaĵoj jam estis instalitaj en la etnoparko, por permesi al vizitantoj alkutimiĝi al la suvaŝa historio, mitologio kaj simboleco. La kreinto de la etnoparko, same kiel la aŭtoro-skulptisto de la plej multaj skultaĵoj, estas la ĉuvaŝa artisto Nikolaj Mihajlovič Baltaev, pli konata sub sia artista nomo Paltaj Mikuçĕ.
Simpozioj redakti
Ĉiujare okazas en la parko simpozioj de ĉuvaŝaj skulptistoj kaj artistoj kun ceremonioj dediĉitaj al ligna skulptado. La ĉefa celo estas kompreni kaj konservi la spiritajn kaj artajn tradiciojn de la ĉuvaŝa popolo.