Parlando (itale, "parolanta") estas muzika koncertinstrukcio. Estas rapida kantado, simila al parolkantado, kun klare prononcitaj vortoj kaj facila tonformado je strikta atentado de la ritmo. Aparte komponistoj de italaj komikaj operoj ŝatis uzi ĉi tiun stilrimedon.

En instrumenta muziko la instrukcio "parlando" postulas parolan, esprimoplenan prezentadon.