Parlons Espéranto

PARLONS ESPÉRANTO (Ni parolu esperante) subtitolita La langue internationale estas "gramatika lernolibro universitat-nivela por franclingvanoj"[1] verkita de Jacques Joguin, kun antaŭparoloj de Renée Triolle kaj Georges Lagrange.

PARLONS ESPÉRANTO
La langue internationale
PARLONS ESPÉRANTO La langue internationale
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Jacques Joguin
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 1998
Loko Parizo, Francio
Eldoninto L'Harmattan
Trajtoj
Paĝoj 303
ISBN 2-7384-6898-5
vdr

Esperanto, internacia lingvo ĉeestanta en pli ol 120 landoj, estas hodiaŭ unu el la plej disvastigitaj lingvoj en la mondo. Kvankam ĝi estas objekto de vera kampanjo de misinformado aŭ viktimo de la "leĝo de silento" praktikata de "okcidentaj" elitoj, kiuj esperas teni ĝin flanken, la monda organizo (UEA) estis lastatempe klasita inter la "kunlaboraj" organizaĵoj de Unesko kaj Esperanta PEN-Centro estas membro ekde 1993 de PEN-klubo internacia. Ĉinio siaflanke sisteme tradukis al Esperanto, en la lastaj jaroj, siajn ĉefajn literaturajn verkojn. Ĉu antaŭscia decido? Historio diros tion.

La Esperanto-komunumo, ne kontentiĝante fari Esperanton vivanta lingvo, kalkulante pli kaj pli multajn parolantojn, kies denaska lingvo estas Esperanto, iom post iom disvolvas transnacian kulturon (literaturan, muzikan ...). Ni tiel ĉeestas "la mem-starigon de vera socio". Aliflanke, mondaj lingvaj problemoj akriĝas ĉiutage iom pli kaj Esperanto alportas, plejofte, originalan respondon.

Estis do necese havi gramatikon en la franca por ke ĉi tiu lingvo, potenca kaj bela, estu pli bone konata en ne-esperantlingvaj rondoj. Tio estas farita hodiaŭ kun la publikigo de ĉi tiu libro en la kolekto "Parlons".

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti