Paroko de Santiago Tequixquiac

La Paroko de Santiago Apostolo estas la katolika kirko kaj paroka domo de la vilaĝo de Santiago Tequixquiac, en la komunumo de Tequixquiac. Ĝi apartenis de ĉiam al la Diocezo de Cuautitlán, en Meksiko kaj ankaŭ estas sanktejo kie estas venerata la ikono de la Sinjoro de la Kapelo. Ĉi tiu preĝejo troviĝas en la centro de la komunumo, apud la placo Cuauhtemoc kaj la urba biblioteko ĉe la flanko de la Avenuo Juárez. Ĉi tiu kolonia konstruaĵo estas momumento de la komunumo kiu postvivis ĝis niaj tagoj.

Paroko de Santiago Tequixquiac
kristana preĝejo
Bazaj datoj
Konstrustilo baroka arkitekturo vd
Estiĝo 1590
Lando Meksiko vd
Situo Santiago Tequixquiac
Situo
Geografia situo 19° 54′ 37″ N, 99° 8′ 51″ U (mapo)19.91031-99.14745Koordinatoj: 19° 54′ 37″ N, 99° 8′ 51″ U (mapo)
Paroko de Santiago Tequixquiac (México)
Paroko de Santiago Tequixquiac (México)
DEC
Paroko de Santiago Tequixquiac
Paroko de Santiago Tequixquiac
Lokigo de México en Meksiko
Situo de Paroko de Santiago Tequixquiac
Map
Paroko de Santiago Tequixquiac
vdr

Historio redakti

 
Paroko de Santiago Apostolo

La preĝejo de Santiago Tequixquiac fariĝis paroko en 1590 pro tio ke antaŭe ĝi estis vikario. La konstruo de la templo estis realigita en pluraj etapoj, la paroka atrio estis granda spaco kun atria kruco en la centro skulptita en ŝtono, kun indiĝenaj kaj kristanaj simboloj, en la kvar anguloj troviĝas ĝiaj kapeloj kaj en la centro malfermita kapelo kun belaj solomonaj kolonoj kaj en la fasado du framflankoj de pordo eksterordinare skulptitaj en ŝtono per indiĝenaj manoj kiuj lasis gluite parton de sia filozofio en ĉi tiu. La templo estis dediĉita al Santiago Apostolo, pro tio ke iuj galegaj, leonaj kaj ekstremaduraj familioj definitive establis sin en la regiono.

La Paroko de Santiago Tequixquiac estas preĝejo de pilgrimo dediĉita al Santiago Apostolo, ĝi estis fondita de la franciskanoj en la 17-a jarcento. Ĝi funkcias nun kiel paroko.

La festo de la Sankta Patrono okazas ĉiun 25-an de julio honore al Santiago la Plej granda, kvankam ankaŭ okazas ĉiun 26-an de januaro la festo de la Sinjoro de la Kapelo.