Pascualcobo [paskŭalKObo] estas municipo en la okcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta kaj al la jurisdikcia teritorio de Piedrahíta, en la sudokcidento de la provinco. La loknomo Pascualcobo estas komprenebla etimologie kiel Paskalo Kobo, alude al iama loĝanto.

Pascualcobo
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 05150
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 38  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 39′ N, 5° 17′ U (mapo)40.656944444444-5.2769444444444Koordinatoj: 40° 39′ N, 5° 17′ U (mapo) [+]
Alto 1 080 m [+]
Areo 16 km² (1 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Pascualcobo (Provinco Avilo)
Pascualcobo (Provinco Avilo)
DEC
Pascualcobo
Pascualcobo
Situo de Pascualcobo
Pascualcobo (Hispanio)
Pascualcobo (Hispanio)
DEC
Pascualcobo
Pascualcobo
Situo de Pascualcobo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pascualcobo [+]
vdr
Pascualcobo en la provinco Avilo.
Preĝejo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 16,14 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 41 loĝantojn. Ĝi perdis 700 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 66 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Estas birdoprotekta zono ZEPA, ĉefe pro gravo de rabobirdoj; estas ankaŭ aproj kaj foje eĉ lupoj. Pri flaŭro hegemonias kverkoj kaj aliaj gravaj arboj, krom makiso; inter rokoj hegemonias granito.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Lapreĝejo estas de la 18-a jarcento.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, fruktoĝardenoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti