Pasteur-efiko

la efiko ke la ĉeesto de okisgeno malhelpas fermentadon

La Pasteur-efiko estas efiko de inhibicio de la alkohola fermentado pro la partopreno de oksigeno (O2). La fermentado estas procezo tute anaeroba (sen partopreno de aero) kaj la inkludo de oksigeno haltigas aŭ malpliigas ĝin. La efiko estis malkovrita en 1857 fare de la franca biologo Louis Pasteur, kiu observis por la unua fojo ke la gistoj pliigas sian kreskindicon dum malpliigas aŭ tute haltigas sian produktadon de alkoholo.

La efiko Pasteur estas produktita en mikroorganismoj kapablaj realigi fermentigan metabolon kaj aeroban spiradon, konataj kiel fakultigaj anaerobiloj. Estante oksigeno ili uzas la aeroban spiradon, sed ili ankaŭ povas uzi la fermentadon se ne estas libera oksigeno en ties medio.

Pasteur estis la unua kiu observis, ke la sukero estas konvertita en alkoholo kaj CO2 per la agado de gisto dum foresto de aero, kaj ke dum esto de aero formiĝas tre malmulte aŭ nenio da alkoholo, kaj la CO2 estas la ĉefa fina produkto de tiu aeroba reago. Tiu efiko indikas la plej altan energian efikon de la spirado super la fermentado.

BibliografioRedakti

  • Krebs, Hans. «The Pasteur effect and the relations between respiration and fermentation.» Essays in Biochemistry, 1972, 8, 1-34

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti