Pate Mustajärvi (naskiĝinta la 12-an de julio 1956 en Tampere) estas finna muzikisto. Li estas konata speciale kiel kantisto en bando Popeda.

Pate Mustajärvi
Persona informo
Naskonomo Pauli Antero Mustajärvi
Aliaj nomoj Pate Mustajärvi
Naskiĝo 12-an de julio 1956 (1956-07-12) (67-jaraĝa)
en Tampere
Ŝtataneco Finnlando
Familio
Infano Jenni Mustajärvi
Okupo
Okupo muzikisto • voĉisto • aktoro
TTT
Retejo https://pate.fi/
vdr

Bandoj, al kiuj li apartenis pli june, estas ekzemple Cream boys, HC-14 kaj Mahatma Chane Jewes. Li publikigis ankaŭ dek du solalbumojn. Li ankaŭ aktoris en teatro kaj filmoj. La unua solalbumo estas Nyt!, kiu aperis en 1984. Li estas konata ankaŭ per nomo Ikurin turbiini. Libro Pate Ikurista rakontas pri li.