Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Patrick Morando (naskiĝis la 28-an de januaro 1975 en Ĝenovo, Italio) estas itala esperantisto. En 2003 li finis siajn studojn pri la franca lingvo kaj literaturo en la Universitato de Ĝenovo. Li esperantistiĝis en 2011 kaj trapasis la KER-ekzamenon pri lingvaj konoj ĝis la nivelo C1 en 2014 (Kastelaro-Antverpeno). En 2016 li sukcesis la triagradan ekzamenon de la Itala Instituto de Esperanto en Torino. En 2018 li finis sian metodikan kurson pri RITE - Reta Instruista Trejnado - ĉe Edukado.net. Nuntempe li deĵoras kiel oficisto ĉe publika servo kaj li daŭre instruas Esperanton al pluraj grupoj en sia urbo.

Patrick Morando
Persona informo
Naskiĝo 28-an de januaro 1975 (1975-01-28) (49-jaraĝa)
en Ĝenovo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Eksteraj ligiloj redakti