Paul Lebeau

flandra verkisto

Paul LEBEAU (naskiĝis en Borgerhout la 29-an de junio 1908, mortis en Bruselo la 18-an de oktobro 1982) estis flandra verkisto. Li famiĝis precipe pro siaj profundaj problemromanoj (kiel Mijn vriend Max (Mia amiko Max), Zomer te Zilverberg (Somero en Zilverberg), De kleine Karamasow (La malgranda Karamasov) ...) kaj pro eseoj (kiel Het Siegfriedmotief ...).

Paul Lebeau
Persona informo
Naskiĝo 29-an de junio 1908 (1908-06-29)
en Borgerhout
Morto 18-an de oktobro 1982 (1982-10-18) (74-jaraĝa)
en Bruselo
Ŝtataneco Belgio vd
Profesio
Okupo verkistopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la flandra aŭtoro. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Paul Lebeau (apartigilo).

Konata li iĝis ankaŭ pro sia historia romano Xanthippe (1959) en kiu la fifama edzino de Sokrato rakontas sian vivon.