Paul Matthews

(Alidirektita el Paul MATTHEWS)

Paul MATTHEWS [mathjuz] (21-a de februaro 1855 en Stourbridge en la angla regiono Okcidentaj Mezlandoj (angle West Midlands) – 11-a de aŭgusto 1933) estis angla esperantisto. Li interesiĝis pri Esperanto en 1890 kaj faris multajn pionirajn paroladojn. Li estis la prezidanto de Esperanto-grupoj en Letchworth kaj Luton.[1] Laŭ la historia Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon „Esperanto” li vivis en la urbo Rochester de la historia graflando Kent kaj havis la esperantistan n-ron 7799.[2]

Paul Matthews
Persona informo
Naskiĝo 21-an de februaro 1855 (1855-02-21)
Morto 11-an de aŭgusto 1933 (1933-08-11) (78-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Piednotoj redakti

  1. laŭ la ĉapitro pri li en la Enciklopedio de Esperanto de 1934 (vidu ligilon en la suba kesto)
  2. Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon „Esperanto”, Serio XXIV (n-ro 7799) en la vikifontaro