Paulius

vira persona nomo

Paulius estas litovlingva vira persona nomo. Temas pri variaĵo de la persona nomo Paŭlo[1]. Dua, pli maljuna litova variaĵo de la persona nomo cetere estas Povilas.

Konatuloj kun tiu persona nomo redakti

  • Paulius Antanas Baltakis (naskiĝis en 1925), monaĥo kaj episkopo de eksterlande vivantaj litovoj
  • Paulius Augius (1909-1960), pentristo kaj lignoskulptisto
  • Paulius Grybauskas (naskiĝis en 1984), futbala golisto
  • Paulius Jankūnas (naskiĝis en 1984), korbopilkisto interalie de 2003 kaj 2009 en la teamo Žalgiris Kaŭno
  • Paulius Kazimieras Marcinkus (1922-2006), internacie ankaŭ nomata Paul Casimir Marcinkus, katolika arkiepiskoko kaj inter la jaroj 1971 kaj 1989 direktoro de la Vatikana Banko (formale itale nomata Istituto per le Opere di Religione, "instituto por religiaj verkoj")
  • Paulius Koverovas (naskiĝis en 1970) ekonomika juristo, advokato kaj vica litovia ministro pri justico

Notoj redakti

  1. Kazys Kuzavinis kaj Bronys Suvukynas: Lietuvių vardų kilmės žodynas, Vilno, 2-a eldono 1994, paĝo 298