Povilas
vira persona nomo
Povilas estas litovlingva vira persona nomo. Temas pri variaĵo de la nomo Paŭlo[1]. Malnovstilaj litovlingvaj mallongigaj formoj estas Pacas kaj Pacys. Dua, pli juna litova variaĵo de la persona nomo cetere estas Paulius.
Konatuloj kun tiu persona nomo
redakti- Povilas Vanagas (naskiĝis en 1970), arta sketisto
- Povilas Plechavičius (1890-1973), generalo
- Povilas Čukinas (naskiĝis en 1983), korbopilkisto
- Povilas Žagunis (naskiĝis en 1952), politikisto, urbestro de la subdistrikta komunumo Panevėžys
- Povilas Lukšys (naskiĝis en 1979), futbalisto
- Povilas Jegorovas (naskiĝis en 1955), litova advokato kaj esperantisto
Konatuloj kun tiu dua, mezloka persona nomo
redakti- Vytautas Povilas Šilas, (*1937), litova inĝeniero, socia aganto kaj esperantisto
Notoj
redakti- ↑ Kazys Kuzavinis kaj Bronys Suvukynas: Lietuvių vardų kilmės žodynas, Vilno, 2-a eldono 1994, paĝo 301