Pedrosa del Príncipe
Pedrosa del Príncipe [peDROsa delPRINzipe] estas loĝloko kaj municipo en la okcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la sudokcidento de la komarko Odra-Pisuerga. La loknomo Pedrosa del Príncipe estas etimologie komprenebla kiel Ŝtonejo de la Princo.
Pedrosa del Príncipe | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09119 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 169 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 15′ N, 4° 12′ U (mapo)42.249166666667-4.1988888888889Koordinatoj: 42° 15′ N, 4° 12′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 771 m [+] | ||
Areo | 28,411 km² ( 284 1.1 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pedrosa del Príncipe [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio okupas totalan areon de 28,411 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 165 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 430 el 1900-aj jaroj.
1991 | 1996 | 2001 | 2004 | |||
---|---|---|---|---|---|---|
339 | 309 | 269 | 217 |
Ĝi distas 55 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas ĉe la alfluejo de la rivero Odra al rivero Pisuerga, inter Castrojeriz kaj Astudillo kaj apud Melgar de Yuso.
Historio
redaktiLa areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Pedrosa del Príncipe formis parton de la partido de Castrojeriz en la kategorio de izolaj loĝlokoj, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos.
Aktualo
redaktiTradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (vitejoj, betoj, maizo, fruktarboj ktp.) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.
Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo.