Peleto estas je grandpremo kunpremita fibra materialo, kiun kuntenas ĝia propra materialo aŭ la aldonita interligaĵo. Ĝi formas stangetojn kun diametro de kelkaj milimetroj ĝis kelkaj centimetroj, depende de la bazmaterialo kaj la aplikata peletiga teknologio. La peletigo havas avantaĝon ĉe la pulvoraj aŭ etgrajnaj aŭ fibraj materialoj, ke oni povas produkti el ili pli grandajn materialojn.

lignopeleto
uranpeleto

EtimologioRedakti

Peleto ‚pilketo’, ‚kugleto‘ el la malnovfranca lingvo pelote ‚ludpilko‘ kaj el la latina lingvo 'pila'‚ludpilko‘, ‚bulo‘, ‚amaso‘ – parenca al pilolo, estas malganda korpo el densigita materialo en formo de kuglocilindro. Plej ofte oni uzas la esprimon en pluralo, ĉar peletoj estas uzataj ne unuope sed kiel ŝutaĵo

 
sekcaĵo de ringmatrico de peletpresilo

SpecojRedakti

La peletigo okazas en multaj sferoj

ProduktadprocesoRedakti

La krudaĵo estas disigita kaj premita tra matrico, ekzemple tra platmatrica premilo. La materio fariĝas homogene kaj forte densigita. Peleto ĉiam estas farata seke. Kelkfoje oni aldonas ligilojn.

LiteraturoRedakti

  • Martin Kaltschmitt, Hans Hartmann, Hermann Hofbauer (Hrsg.): Energie aus Biomasse. Grundlagen, Techniken und Verfahren. Springer Verlag, Berlin/Heidelberg 2009, ISBN 978-3-540-85094-6.

Eksteraj ligilojRedakti

ReferencojRedakti

  1. Rohstoff Uran: Herkunft der Energie, Internetseite des Kernkraftwerks Gundremmingen, abgerufen am 6. Januar 2010