Pellestrina estas insulo en la Adriatiko. Ĝi estas la plej suda de la tri mallarĝaj insuloj kiuj disigas la Venecian lagunon de la malferma maro. Politike ĝi apartenas al la urbo Venecio. Ilia loĝantaro egalas al proksimume 3700 homoj.

Pellestrina
insulo
La insulo Pellestrina en la suda parto de la Venecia Laguno
Ŝtato Italio Italio
Regiono Veneto
Municipo Venecio
Loĝantaro 3 717[1] (11-a novembro 2018)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Vikimedia Komunejo: Pellestrina

Geografio redakti

Pellestrina etendiĝas sude de la Lido (apartigita de ĝi per la Malamocca Kanalo) en suda direkto ĝis ĝuste antaŭ Chioggia . Malgraŭ la longo de 11  km, la areo de la insulo egalas nur al 2 km² ĉar ĝi estas tre mallarĝa - nenie ĝi estas pli larĝa ol kelkaj 100 metroj.

La insulo estas protektata kontraŭ la forto de la ondoj per grandaj ŝtonoj kaj surirebla murego ( nomata murazzi ) farita el istriaj marmoraj blokoj, kiuj estas kunligitaj per puculan- cemento (vidu: pucolano ). La murego estas alta ĝis 10 metroj. Ĝi falas abrupte je la laguna flanko. La bazo larĝas proksimume 14 metrojn kaj longas 15 kilometrojn.

Ekster la muroj ĝis lastatempa pasinteco, erozio lasis nur klifaron, ĝis per sistemo de transversaj brosegoj metitaj laŭ regulaj intervaloj, la origina medio estis restarigita. Estiĝis granda sabla plaĝo kiu preskaŭ duobligis la surfacon de la insulo.

 
La vilaĝo Pellestrina vidita de la kajo

Laŭ la censo de 2019 sur la insulo estis 3.682 konstantaj loĝantoj el kiuj proksimume tri kvaronoj en la ĉefa vilaĝo Pellestrina en la sudo kaj unu kvarono en San Pietro in Volta en la nordo. Tria malgranda vilaĝo estas la hospitalo Santa Maria del Mare ĉe la norda fino kun cento da loĝantoj. [2]

Aliaj malgrandaj setlejoj estas Portosecco kaj Cà Roman kie troviĝas natura rezervejo de la Itala Ligo por Birdprotektado (Lega Italiana Protezione Ucelli).

Historio redakti

La nomo Pellestrina devenas de la malnova nomo Pristene (latine: Portus Prestenae).

La insulo Pellestrina estis dauxre loĝata, kiel la aliaj setlejoj de la laguno, sekve al la barbaraj invadoj, kiuj devigis la loĝantojn de la landinterno rifuĝi en pli sekuraj lokoj. Eble origine loĝataj de fiŝkaptistoj, la padovanoj kiuj fuĝis de Monselice ekloĝis tie komence de la 6-a jarcento. La ĉefa centro estis Albiola, menciita unuafoje en dokumento el 840, kiu staris ĉe la nuna San Pietro in Volta. Tiam la marbordo estis dividita en du per la haveno, kiu korespondis al la riverbuŝo de la Medoacus Minor, antikva branĉo de la rivero Brenta. Norde estis la strando de Albiola kaj sude tiu de Pellestrina.

Pro serio da plejparte nekonataj eventoj Albiola kadukiĝis kaj la natura haveno estis enterigita (tial la nuna nomo Portosecco = seka haveno), kunigante tiel la du insulojn.

La postaj setlejoj, konstruitaj pli interne sur la insulo, estis tute detruitaj dum la Chioggia Milito inter Venecio kaj Genovo (1378-1381). Sekve la doĝo Andrea Contarini komencis rekonstruigi la setlejojn. Precipe kvar familioj (Busetto, Vianello, Zennari, Scarpa) sukcesis fari la insulon denove loĝebla, kaj nek la pesto-epidemio de 1630 nek du gravaj inundoj sukcesis forpeli la novajn loĝantojn. Per ne ĉiam libervola koloniigo oni provis plie revivigi la insulon.

 
La murego nomata Murazzi kiu protektas la insulon Pellestrina

La konstruado de la murego murazzi komenciĝis en aprilo 1744 sub la regado de Doĝo Pietro Grimani kaj daŭris ĝis 1781. La ideo kaj la planoj venis de Patro Vincenzo Coronelli (1716); la arkitekto estis Bernardo Zendrini. La konstruokostoj estis proksimume 20 milionoj da frankoj. Surskribo sur la muro fiere raportas: "Ansu romano, aere Veneto" - kun roma aŭdaco, koste de Venecio. Antaŭ la konstruado de la murazzi, la insulo estis nur feble protektita per simpla amasigado de tero, sablo kaj gruzo inter lignaj fostoj.

La malbonaj kondiĉoj de la pasinteco kaj la ripetiĝantaj ŝtormaj ondegoj ne permesis al la Pellestrinanoj postlasi grandajn konstruaĵojn. Tial sur la insulo ne estas rimarkindaj konstuitaj vidindaĵoj.

La 4-an de novembro 1966 okazis la plej alta inundo (akvo alta) iam registrita en Venecio kaj la muregoj de Pellestrina ne rezistis al la atako de la ondoj kaj disŝiris. La loĝantoj de la insulo fuĝis per boato al la Lido. La 14-an de novembro 2019 pro fortaj pluvoj kaj malbona vetero, denove okazis simila situacio kiel en 1966 kun alta akvo kaj konsekvenca izolado de la ĉeftero.

Ekonomio redakti

La nunaj loĝantoj vivas de fiŝ- kaj mitulkaptado kaj de turismo. Neleĝa fiŝkaptado estas ankaŭ reproduktejo por neleĝaj praktikoj, kiuj, pro sia agresemo, ankaŭ detruas la subteraĵon de la laguno. Ĉi tio ankaŭ estas la temo de unu el la Veneciaj krimo-romanoj de Donna Leon ( La Leĝo de la Laguno ), kies ĉefa scenejo estas la insulo Pellestrina.

Dum la lastaj jaroj kreskis precipe la bicikla turismo. Ekzistas bicikla vojo de Chioggia tra Pellestrina, sekve laŭ la Lido kaj la insulo Sant'Erasmo al Punta Sabbioni sur la kontinento. Ekzistas pramkonekto al Chioggia kaj buslinio kiu konektas la insulon kun la Lido.

Notoj redakti

  1. http://portale.comune.venezia.it/millefoglie/statistiche
  2. [1] Arkivigite je 2016-12-01 per la retarkivo Wayback Machine 14° Censimento Generale della Popolazione e delle Abitazioni, 2011

Literaturo redakti

  • Mario De Biasi: Pellestrina. Storia di un'isola tra mare e laguna, 1982.