Penagos [PeNAgos] estas municipo en norda Kantabrio, Hispanio, en la Komarko Santandero.

Penagos
municipality of Cantabria
Administrado
Poŝtkodo 39...
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 244  (2023) [+]
Loĝdenso 71 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 20′ N, 3° 48′ U (mapo)43.337777777778-3.8080555555556Koordinatoj: 43° 20′ N, 3° 48′ U (mapo) [+]
Alto 134 m [+]
Areo 31,67 km² (3 167 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Penagos (Kantabrio)
Penagos (Kantabrio)
DEC
Penagos
Penagos
Situo de Penagos
Penagos (Hispanio)
Penagos (Hispanio)
DEC
Penagos
Penagos
Situo de Penagos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Penagos [+]
vdr
Municipa teritorio de Penagos, norde de Kantabrio.

Geografio redakti

Ĝi limas norde kun Villaescusa, oriente kun Liérganes kaj sude kaj okcidente kun Santa María de Cayón.

Ĝi estas ĉe la suda deklivo de Peña Cabarga, kaj parto de ties teritorio formas la Naturparkon Cabárceno, kies instalado rekuperis medion tre degradita pro minado, en kiu pli ol mil naturaj bestoj el kvin kontinentoj kunvivas en duonlibereco. Tra la municipo iras la ŝoseo N-634 kaj sektoro de la elektra linio alttensia Soto de Ribera (Asturio)-Güeñes (Biskajo).

Demografio redakti

Por areo de 31,67 km² estas 2 168 loĝantoj (laŭ censo de 2021). La 2 168 loĝantoj (2010) estas distribuataj en jenaj loĝlokoj: Arenal, Cabárceno, Llanos, Penagos (ĉefurbo) kaj Sobarzo.

Penagos kreskiĝis en la lastaj lastaj jaroj, ĉar la municipo estas ene de la ĉirkaŭurbaro de Santandero kaj ties loĝejoj estas pli malmultekostaj. Tamen antaŭe perdis loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento.

Demografia evoluo
1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1980 1990 2000 2010
1746 1974 2565 2650 2563 2352 2191 2059 1953 1819 1633 1833

Fonto: INE

Historio redakti

Alfonso la 8-a de Kastilio dankema pro ricevita helpo en la fama Batalo de las Navas de Tolosa, en 1212 havigis al la loko honoran titolon Real y Leal Valle. En kroniko de 1342 pri Alfonso la 11-a de Kastilio simile oni registris helpon por la Batalo de Salado. Filipo la 5-a kaj poste Fernando la 6-a en 1717 havigis al la loko honoran titolon Fiel (fidela), kio liberigis ĝin el salimposto, tiam tro alta. En 1778 Penagos estis unu de la Naŭ Valoj kiuj formis la Provincon Kantabrion kaj en 1822 iĝis moderna municipo.

Ekonomio redakti

Ĉirkaŭ 17,8 % de la laboristaro de la municipo dediĉas sin al la unuaranga sektoro, 10,5 % al la konstruado, 24,2 % al industrio kaj 47,6 % al triaranga sektoro, kiu hegemonias. En la municipo la dungiteco estas de 48,4 % kaj sendungeco de 9,8 %, dum averaĝoj en Kantabrio estas ĉirkaŭ 52,5 % kaj 14,2 % respektive.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Georgo, Havaĵo de Loka Intereso, kaj la ponto super Búmbaro, en Llanos. En la foto de la tabelo videblas ludejo de tradicia kegloludo.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti